Imre Grimm
Dombesto


(gazetkolumno)

Ni estis akironta dombeston. Mi skribas tion precipe tial tiel sobre, ĉar ne ĉiu familia membro samgrade estis entuziasmigita pri la perspektivo altigi la membraron de la prizorgendaj familianoj eĉ nur je unu plia membro. Aliflanke infanoj, kiuj renkontas beston, estas tute ĉarmaj, almenaŭ dum ĉirkaŭ kvar kaj duono de minutoj, poste la pasio estas for. Estas kiel dum geedzo de la futbalisto Lotar Mateo. Sed kiun beston ni elektu? Ja ne estas tiel, ke sur la bela terglobo de Dio ne ekzistas elekta bonŝanco.

„Ĉu ni povus ricevi rinoceron?“ –

„Ne, kie ĝi loĝu?“

„En la „carport!“

„Tion ĝi ne ŝatus.“

„Ĉu cignon?!“

„Ne, cigno bezonas lagon.“

„Kial tio? Ĉu ĝi elsekiĝus aliokaze?“

„Ne, sed ĝi povas pli bone naĝi ol piediri.“ –

„Vi ja povus portadi ĝin.“

La perspektivo dum jaroj fari aĉetojn kaj veturi al la laborejo kun cigno surbrake emocie premas min planken. Sed almenaŭ neniu ofertis testudon. Testudoj tute ne eblas. Unue ili fariĝas milionon da jaroj oldaj kaj due mi suferadas kvazaŭ je testudeca kropŝtopiteco en la gorĝo. Kiun sencon havas dombesto, kiu aspektas kiel surkapa movebla supotelero?

Poste ni havis por elprovo kelkajn tagojn gastajn kobajojn hejme – kun la rezulto, ke la ĉambro de mia filo fiodoris kiel zoologia kuirejo fuĝe forlasita jam antaŭ kelkaj jaroj. Do: katon. Katoj estas en ordo. Ili ne bojas. Ili povas mem piediri. Ili ne fiodoras. Kaj la plej bona: ili ne estas rinoceroj. Estas tamen vere, ke ankaŭ ili ne kunhelpas kuireje, sed ili vivas plej ofte sian propran vivon. Ni havis iam jam virkaton. Foje mi preskaŭ mortbatis ĝin dum la frakasigo de glaciblokoj en glacierojn per kuireja servtuko kaj martelo. La virkato pardonis tion tuj al mi kaj kvazaŭ terurigite vivadis 18 jarojn.

Katoj estas sufiĉe kuraĝaj vivi ĝuste tiun vivon, kiun homoj sekrete revas: ili ofte dormetas, vagadas kaj manĝas – tio kun la neŝanceligebla konscio esti amataj sen iu kondiĉo. Rekompence neniu momento de neniofarado kun kato sur la sino estas iam disipita tempo. Rilate al rinocero mi pri tio ne tiom certus. Agrablan semajnfinon!

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ kolumno de gazeto „OVZ“,
21-04-2014, semajnfina aldonaĵo


Gloso:
carport = aŭtohaveno, garaĝo


https://cezartradukoj.blogspot.de/