Henriko de Kleist
Brandodrinkulo kaj la sonoriloj de Berlino.

(anekdoto
)

Soldato el la iama regimento Liĥnovsky, nesanigebla kaj ne plibonigebla drinkulo, promesis post senfinaj batoj, kiujn li ricevis, ke li volas plibonigi sian konduton kaj deteni sin de la brando. Li ankaŭ efektive plenumis sian diron, dum tri tagoj: sed li estis jam je la kvara denove trovita ebria en stratkanaleto kaj arestigita de suboficiro. Dum la pridemandado oni demandis lin, kial li, ne pensante pri sia promeso, sin denove elmetis al la malvirto de la drinkado? „Sinjoro kapitano!“ li respondis; „tio ne estas kulpo mia. Mi iris komisiite de komercisto kun kesto da tinkturista ligno tra la publika parkĝardeno; jen sonoris de la katedralo la sonoriloj: 'Bigardoj! Bigardoj! Bigardoj!' 'Sonorigu, diablo, sonorigu!' mi parolis, kaj pensis pri mia promeso kaj trinkis nenion. En la Reĝostrato, kie mi devis transigi la keston, mi staris kviete dum momento por ripozi antaŭ la urbodomo: jen eksonoras de la turo malsupren: 'Kumino! Kumino! Kumino! — Kumino! Kumino! Kumino!' Mi diris al la turo: 'Pro mi sonoru ĝis la nuboj disŝiros — kaj mi pensis pri mia animo, pri mia promeso, kvankam mi estis soifa, kaj trinkis nenion. Poste la diablo kondukis min, sur la revojo, al la Hospitalfoirplaco ; kaj ĉar mi ĝuste staris antaŭ bierejo, kie kunis pli ol tridek gastoj, sonoris de la foirplaca oturo malsupren: 'Anizeto! Anizeto! Anizeto!' 'Kiom kostas glaso da anizeto?' mi demandis. La gastejestro parolis: 'Ses pfenigojn'. 'Donu ĝin al mi', mi diris — kaj kio fariĝis plu el mi, mi ne scias.“

Glosoj:
Anizeto estis ĉe la prusoj anizolikvoro, de la francoj nomata ankaŭ pastiso. Multaj francaj hugenotoj fuĝis al Prusujo kaj kondukis tien ankaŭ multajn bonaĵojn, ekzemple la anizlikvoron.

Bigardo estas amara oranĝo, kiu estas uzata por bigardobrando, kiun oni trinkis ankaŭ en Prusujo.

Hospitalfoirplaco estas germane:
Spittelmarkt. Spittel rekondukas al la vorto Spital, do hospitalo, sed ankaŭ estas uzata por senvaloraĵoj de marĉandistoj. Spittel estas berlindialekta esprimo por fatrasaĵoj, senvaloraĵoj kaj brokantaĵoj.

tradukis Hans-Georg Kaiser


Prononco:
Kleist: Bonvulu legi: Klajst

Ligo: Sonoriloj de Berlino (fotoj)


Heinrich von Kleist
Der Branntweinsäufer und die Berliner Glocken.


(Eine Anekdote.)

Ein Soldat vom ehemaligen Regiment Lichnowsky, ein heilloser und unverbesserlicher Säufer, versprach nach unendlichen Schlägen, die er deshalb bekam, daß er seine Aufführung bessern und sich des Brannteweins enthalten wolle. Er hielt auch, in der That, Wort, während drei Tage: ward aber am Vierten wieder besoffen in einem Rennstein gefunden, und, von einem Unterofficier, in Arrest gebracht. Im Verhör befragte man ihn, warum er, seines Vorsatzes uneingedenk, sich von Neuem dem Laster des Trunks ergeben habe? „Herr Hauptmann!“ antwortete er; „es ist nicht meine Schuld. Ich ging in Geschäften eines Kaufmanns, mit einer Kiste Färbholz, über den Lustgarten; da läuteten vom Dom herab die Glocken: „Pommeranzen! Pommeranzen! Pommeranzen!“ Läut, Teufel, läut! sprach ich, und gedachte meines Vorsatzes und trank nichts. In der Königsstraße, wo ich die Kiste abgeben sollte, steh ich einen Augenblick, um mich anszuruhen, vor dem Rathhaus still: da bimmelt es vom Thurm herab: „Kümmel! Kümmel! Kümmel! — Kümmel! Kümmel! Kümmel!“ Ich sage zum Thurm: bimmle du, daß die Wolken reißen — und gedenke, mein Seel, gedenke meines Vorsatzes, ob ich gleich durstig war, und trinke nichts. Drauf führt mich der Teufel, auf dem Rückweg, über den Spittelmarkt; und da ich eben vor einer Kneipe wo mehr denn dreißig Gäste beisammen waren, stehe, geht es, vom Spittelthurm herab: „Anisette! Anisette! Anisette!“ Was kostet das Glas, frag’ ich? Der Wirth spricht: Sechs Pfennige. Geb’ er her, sag’ ich — und was weiter aus mir geworden ist, das weiß ich nicht.


https://cezartradukoj.blogspot.de