Heinz Czechowski
Malnova hotelo


Tio, kio akceptas nin, krom la ruĝo
de la paŝtapiŝoj kaj de la tapeto: Madamo
kun la vizaĝo de maljuna indiĝenino.

Jen malnova hotelo kun la famo
de longe pasintaj tempoj:
Tzara, Eluard, Aragon, la tintado
de la ŝlosiloj
malkaŝas nenion pri tio.

Kiuj sentoj sciiĝas? –

Ĉu, ke ĉio estas alia? Ĉi tie? Ĉu? –

Ne pluvas sur niajn okulojn,
sed pluvas. Ĉirkaŭe
floras la butikoj, cemento
ŝtopas la faŭkon de la urbo, gruo
transigas la ŝarĝon tra la laŭdata
atmosfero. Ĉi tie

mi estas kaj miras mem
pri mi, ke mi estas ĉi tie,

en la malnova hotelo, kiu kunprenas min
sen demandi pri mia nomo.

Kaj mi armas mian mion
kun la paperoj de alia mio,
je kies forgesado mi partoprenas
por trempi min en la aromon
de la ĉefurbo de l' mondo,
sentante sub la piedoj
la tondradon de la metroo,
kiu forveturas senhaltigeble,
de unu fino ĝis la alia de la malnova Eŭropo,
de la morte tuŝita,
finstacio: Mairie d' Ivry.

tradukis Hans-Georg Kaiser el ĉapitro de vojaĝlibro de Heinz Czechowski: „De Parizo al Montmartre Travivaĵo de urbo“


Ĉapitro III


Ho, taglaboro de ĉirkaŭbrakiĝantaj sentoj, ho irado tra la tempoj interne de malmultaj minutoj!

Ni serĉas la HOTELON des GRANDS HOMMES kaj ekscias tre baldaŭ, pri kio temas rilate la grandajn homojn: ne transvideble montras ĝin al ni la surskribo metita sur la grandan gablon de la panteono: „Aux grands hommes, la patrie reconnaissante“. La grandaj homoj meritas la dankon de la patrio.

Ĉi tie do ripozas la mortemaj translasitaĵoj de la nemortemuloj: Voltero, Rousseau, kaj Viktor Hugo inter aliaj. Sed en la hotelo, kiu rilatigas sin al la grandaj homoj, kaj kies eniron ni ĝuste pasis, regas tute nekutima malhelo.

Post vitreca vando, kiu anoncas, post kiam niaj okuloj kutimiĝis pri la tenebro, la noblan pasintecon de la entrepreno, pendas efektive ŝlosiloj, kiuj povus konduki al la regno de ripozo, de dormo kaj amo.

Sed por hotelo ŝajnas al ni la reganta trankvilo tro kvieta kaj la odoro de virŝafa viando kaj ajlo tro trapenetra.

Sed kio okazos, se ne la atendata gastemo ĉi tie atendos nin?

Certe ne la sinjoroj Tzara, Aragon aŭ Cocteau, kiuj ĉi tie laŭaserte iam loĝis (kion ni kompreneble ekscios nur pli poste). Sed sur la malvasta ŝtuparo proksimiĝas baldaŭ junulino, filino de la tribo de de la magrebanoj, eble nomata Fatima, kiu demandas niajn dezirojn.

Dum momento ni supozas troviĝi en unu el tiuj orientecaj domoj, kiuj ofertas al la migrinto ne nur kuŝejon por ties kapo kaj membroj.

Nek nia supozo, nek la akraj odoroj estas gravaj kaŭzoj, kiuj povus instigi nin rifuzi ricevi tie por malmulte da mono ĉambron. Sed la ĉambro, kiun ni rigardos, sekvantaj la belan orientulinon sur la malvasta ŝtuparo en la unuan etaĝon, troviĝas en stato, kiu montrasa, ke la ĉambro post la tempoj de la grandaj viroj apenaŭ plu estas loĝebla: polvo kaj retoj de araneoj kovras la litojn, kiuj knarante kaj kvazaŭ kvikante donas al ni respondon, ĉu ni alvenis en la ĉefurbo, post kiam ni sidiĝis sur ilin.

Je nia demando, kion ni devus pagi ĉiunokte, ni ricevas de la juna ino la respondon: 25 frances. Tio estas, konsentite, ne multe. Sed la Hôtel des Grands Hommes, kiel ni nun ekscias, estas fakte tamen ne plu hotelo, sed tranoktejo por marokanoj kaj alĝerianoj, kiuj laboras en Parizo kiel ruboforigistoj kaj stratpurigistoj kaj ĉi tie aĉe loĝas kun siaj familioj en la malvastaj kaj trivitaj ĉambroj de la iam fama hotelo.

Forlasante denove la ĉambron, decidinte serĉi nian bonŝancon en aliaj hoteloj, preterkuras nin sur la ŝtuparo infanoj, kiuj kun siaj lernejaj tornistroj brue malsupreniĝas sur la ŝtupoj.

Ni provas komprenigi al la junulino, ke ni bedaŭrinde devas rezigni pri la ĉambro. Kaj ni ne fartas nin precipe bone dum tio, kiel devenintoj el la anatema sfero de tiu higieno kaj discipino, je kiu ni estu fieraj kaj en kiu oni instruis al ni, ke ajlo kaj virŝafa viando apartenas al la malpli kvalitaj ĝuoj, kaj, ke litaĵoj devas esti puraj kaj ĉambro bone aerumita.

La ŝultrolevado de la juna ino akompanas nin al la pordo de la hotelo eksteren, kiun ni rapide forlasas kun niaj konsciencaj riproĉoj.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser el la vojaĝlibro „De Parizo ĝis Monmartre Travivaĵo de urbo“ de Heinz Czechowski, eldonita en la jaro 1978


https://cezartradukoj.blogspot.de/