Anonimulo
Viskio
Viskio
Mi havis dek ok botelojn da viskio en mia kelo. Mia edzino ordonis al mi verŝi la enhavon de ĉiu unuopa botelo en la lavujon, ĉar alikaze atendus min surprizo! Mi diris, ke jes kaj komencis la malagrablan laboron.
Mi tiris la korkŝtopilon el la unua botelo kaj verŝis la enhavon en la lavujon, escepte de glaso, kiun mi eltrinkis. Poste mi ekstraktis la korkon de la dua botelo kaj faris la saman, escepte de glaso, kiun mi eltrinkis. Poste mi eltiris la korkon de la tria botelo kaj verŝis la viskion en la lavujon, kiun mi trinkis. Mi tiris la korkon de la kvara en la lavujon kaj verŝis la botelon en la glason, kiun mi eltrinkis. Mi tiris la botelon de la sekva korko kaj trinkis lavujon el ĝi kaj ĵetis la restaĵon en la glason. Mi tiris la lavujon el la sekva glaso kaj verŝis la korkon en la botelon. Poste mi korkis la lavujon per la glaso, glugligis la trinkaĵon kaj trinktis la verŝon. Kiam mi estis malplenigunta ĉion, mi firmtenis la domon per unu el miaj manoj, kalkulis la glasojn, korkojn, botelojn kaj lavujojn per la alia kaj konstatis, ke ili estas tridek naŭ. Kaj kiam la domo denove preteriris, mi ankoraŭfoje kalkulis ilin kaj tiam finfine havis la domojn en la botelo, kiun mi eltrinkis. Mi tute ne troviĝas je la alfluo de elkoholo, kiel kelkoj personoj pensoj. Mi ne estas tiom pripensata, kiom vi povu ebrii!
Sed havas mi tian sentecan strango – veee!!!
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk
laŭ la rakontaro „Je via sano!“ Koktelo da altprocentaj tekstoj, eldonejo „Strigspegulo“, Berlino
ANONYM
Whisky
Ich hatte achtzehn Flaschen Whisky in meinem Keller. Meine Frau befahl mir, den Inhalt jeder einzelnen ins Spülbecken zu gießen, sonst könnte ich was erleben! Ich sagte ja und fing mit der unangenehmen Arbeit an.
Ich zog den Korken aus der ersten Flasche und goß den Inhalt ins Becken, mit Ausnahme eines Glases, das ich trank. Dann extrahierte ich den Korken von der zweiten Flasche und tat dasselbe, mit Ausnahme eines Glases, das ich trank. Dann zog ich den Korken der dritten Flasche und goß den Whisky ins Becken, das ich trank. Ich zog den Korken der vierten ins Becken und goß die Flasche ins Glas, das ich trank. Ich zog die Flasche vom nächsten Korken und trank ein Becken draus und warf den Rest ins Glas. Ich zog das Becken aus dem nächsten Glas und goß den Korken in die Flasche. Dann korkte ich das Becken mit dem Glas, flatschte den Trank und trinkte den Guß. Als ich alles ausgeleert hatte, hielt ich das Haus mit der einen Hand fest, zählte die Gläser, Korken, Flaschen und Becken mit der anderen und stellte fest, daß es neundreißig waren. Und als das Haus wieder vorbeikam, zählte ich sie noch mal und hatte dann endlich die Häuser in der Flasche, die ich trank. Ich stehe gar nicht unter dem Alfluss von Einkohol, wie mancher denker Leuten. Ich bin nicht halb so bedenkt, als ihr trunken könntet!
Aber ich habe so ein fühlsames Geselt – oooh!!!
Aus dem Erzählband „Wohl bekomm's!“ Ein Cocktail hochprozentiger Texte, Eulenspiegel Verlag, Berlin
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.