SEP SENMOTIVADIGILOJ
- Kio bremsas nin?
- Kiuj senmotivadigiloj estas la plej grandaj?
- Kiel oni povas batali kontraŭ tiaj blokadoj?
SENMOTIVADIGILO
MONO:
Kial malpli ĉeokaze estas pli
Kaj por multaj ĉefoj kaj por la plej multaj dungitoj estas salajroaltigo ĝis nun estas efektiva motivadpuŝo. Jen multekosta eraro! „Mondonacoj povas endanĝerigi la internan memmotivadon, anstataŭ akceli ĝin, ili povas ĝin malpliigi“, klarigis la psikologo Edvard Deci. La kaŭzo: Ju pli forte homoj koncentriĝas pri la financa pagosistemo, des malpli temas por ili pri tio kontentigi sian scivolon kaj lerni novajn kapablojn. Efektive montras studoj, ke salajrolevado altigas maksimume dum du monatoj la motivadan nivelon de kunlaboranto. Poste ĝi sinkas denove ĝis la nivelo antaŭ la salajroaltigo. Esceptoj estas monotonaj laboroj, en tiuj kazoj salajroaltigo povas instigi la motivadon.
Ĝenerale konsilas ekspertoj, ke oni aranĝu la agadon de kunlaborantoj tiom varioplena kaj respondeciga, kiom tio eblas, ĉar tio tenas alte la tielnomatan „internan“ nivelon de la motivado, do tiun, kiu fontas el la propra memo.

02
SENMOTIVADIGILO
KOMPLIMENTO:
Kiel ni fariĝas laŭdomaniuloj
Ekspertoj intertempe jam konvinkiĝis, ke komplimentoj faras drogece dependaj kaj rapide perdas sian efikon. La motivada esploristo Stefano Kirĥner konsilas tial dum la laŭdado atenti la sekvajn tri aferojn:
Ĝi estu 1. rara, 2. surpriza, 3. personecrilata. „Motivado estas la emocia fingropremaĵo de homo“, asertas Kirĥner. Ju pli bone oni konas lin, des pli celite oni povas instigi lin kaj tiel kaŭzi kondutoŝanĝojn.

03
SENMOTIVADIGILO
DETURNO:
Kiuj impulsoj bremsas nian motivadon
„Ĉiu nova impulso kaŭzas, ke en la cerbo estas elŝutata dopamino. Tio siavice kondukas al tio, ke nia cerbo kvazaŭ donas pagon al ni, ĉar ni ne plu koncentriĝas. Ni volas travivi la agrablan senton ankoraŭfoje – kaj fariĝas dependaj de deturniĝoj“, klarigas la neŭrosciencisto Daniel Levitin.
Por sukcese batali kontraŭ la senmotivadigilo deturno ekspertoj konsilas labori en ordigita ejo kaj uzi la tempojn, dum kiam la cerbo plej bone funkcias. (De la 9-a ĝis la 12-a kaj de la 15-a ĝis la 17-a) kaj por fari listojn prioritatajn.

04
SENMOTIVADIGILO
PROKRASTO:
Kial la cerbo ŝatas prokrasti aferojn
La impostdeklaron skribi morgaŭ, fari sporton sekvasemajne, fini la fumadon en la sekva jaro – Multaj homoj suferas je la tielnomata „prokrastmalsano“, kiu sinkigas nian motivadnivelon ĝis nulo. Kontraŭ tio helpas unuavice tri strategioj: Rakontu al amikoj pri tio, kion vi volas entrepreni, metu limdaton al ĝi kaj komencu unue la plej malagrablan parton de la entrepreno.

05
SENMOTIVADIGILO
MALSTREĈIĜO:
Kiel streso instigas nin
Multaj homoj pensas, ke la la streso estas unu el la plej grandaj senmotivadigiloj, kiuj ekzistas. Pro la kaŭzo, ke streso estas malsaniga, ekzemple tial, ĉar ĝi dikigas. Ĉio tio estas tiel– sed nur tiukaze, se temas pri malagrabla streso. Sed ekzistas ankaŭ agrabla streso, ja eĉ eŭforiga streso. Kaj tiuj efikas tute male, fakte ekstreme motivadige. Streso estas agrabla en tiu kazo, se ni povas fini ĝin mem kaj mem rajtas agi. Tiu, kiu ekzemple volas fortigi siajn muskolojn, devas kaŭzi streson al ili. Kaj ankaŭ nia volforto estas peco de muskolo, kiun ni povas fortigi per trejnado, kiu kaŭzas streson al la muskoloj. "Gravas nur, ke oni supozas, ke tiu streso, kiun oni kaŭzas al si mem, havan prudentan kialon, aliokaze ĝi ne efikas motivadige", klarigas Stefano Kirĥner.

06
SENMOTIVADIGILO
RUTINO:
Kial oni devas forlasi la komfortejon
Ekstrema senmotivadigilo estas la ĉiama-tiel-plu-stato, la rutino en nia cerbo. Kiu ĉiam restas en sia komfortejo, fariĝas senmotivigita kaj vole malforta. Per tio, ke ni elmetas nin al novaj taskoj kaj spertoj, ni senaktivigas tiun tielnomatan Stand-by-Modus. Ni kreas novajn nervoligojn kaj tiel akcelas la flekseblecon de nia cerbo - jen la plej grava antaŭkondiĉo por motivado. Nur tiu, kiu ĉiam serĉas novajn defiojn kaj restas scivola, povas disvastigi la limojn de sia pens- kaj agokapablo.

07
SENMOTIVADIGILO
TRO DA OPTIMISMO:
Kial la motivo "Pensu granda" estas mito
"La plej multaj homoj dum la pensado pri estonteca projekto kvazaŭ ĵetas la mantukon en la boksringon." Ili pensas nur pri la granda tuto de la estonteca projekto kaj tio laŭ ili ŝajnas esti neatingebla", klarigas la iama usona maramea instruisto Eric Greiten. "Nur tiu, kiu tute koncentriĝas pri la aktuala kaj sekva momentoj eltenas defion", diras Greiten. Ankaŭ psikologoj pli kaj pli ofte pensas, ke la "granda penso" povas esti motivaddetruilo. Ilia motivo: Prefere strebi al malgrandaj celoj anstataŭ al grandaj vizioj. Tiu, kiu metas paŝon post paŝo malgrandajn celojn al si, havas, eksperimente pruvite, pli grandajn sukcesbonŝancojn demeti la malmotivigan kutimon de certaj optimistoj kaj revuloj, kiuj ĉiam volas atingi tro optimismajn celojn. Jen ekzemplo: Prefere oni perdu en sveltigprogramo nur kvin kilogramojn kaj tenadu la atingitan pezon, anstataŭ perdi diete mallongtempe dek kilogramojn kaj poste tamen denove rekolekti pli da kilogramoj ol oni havis antaŭe.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ populascienca gazeto "Mondo de mirakaloj" (3/18)
https://popularscienco.blogspot.de
Sign-in to write a comment.