Hans-Georg Kaiser
Neĝo
Neĝas kaj neĝas kaj neĝas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are flokoj falas elalte.
Pro l' silento de l' neĝo per miaj cerbĉeloj
io blanka sin montras mistere,
mi revante cerbumas, mi volus kompreni,
kion diras la blank' enkapsfere.
Kvazaŭ ia sopir' entenebre kaŝiĝas
kaj vekiĝas en mi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.
Ĉu la flokoj falintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝas,
aŭ mi revas pri l' tag', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nokto kaŝiĝas?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion helan mi sentas, heleco min logas,
al heleco la koro min tiras.
Neĝas kaj neĝas kaj neĝas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are flokoj falas elalte.
Pro l' silento de l' neĝo per miaj cerbĉeloj
io blanka sin montras mistere,
mi revante cerbumas, mi volus kompreni,
kion diras la blank' enkapsfere.
Kvazaŭ ia sopir' entenebre kaŝiĝas
kaj vekiĝas en mi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.
Ĉu la flokoj falintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝas,
aŭ mi revas pri l' tag', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nokto kaŝiĝas?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion helan mi sentas, heleco min logas,
al heleco la koro min tiras.
PS: La okuluma poemo estas parodio kaj bazas sin je konata poemo de Zamenhof. La birdon desegnis Tomi Ungerer. (HGK)
https://cezaroriginaloj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.