La germana astronaŭto Gerst dubas pri la inteligenteco de la homaro

Aleksandro Gerst (41) dubas, ĉu eksterterulo rigardus la vivon sur la tero inteligenta. Eksterteruloj vidus el la universo kiel ni senradikigas la amazonterenon, kiel ni intermilitas kaj trofiŝkptas en la maroj kaj poluas ilin“, diris la astronaŭto. „Ĉu ili klasifikus nin inteligenta vivo? Mi ne certas pri tio“, opiniis Gerst, kiu sekvajare revenu kiel komandanto sur la internacian spacan stacion ISS en la universon. Por lia unua spacomisio li estis elektita el okmil kvarcent aspirantoj.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

popularscienco.blogspot.de