André Maurois
Domo
fantomrakonto
„Kiam mi estis malsana antaŭ du jaroj“, tion ŝi rakontis, „mi konsciiĝis, ke ĉiunokte mi havis la saman sonĝon. Mi iris kampare; de malproksime mi rimarkis blankan domon malaltan kaj longe etenditan ĉirkaŭata de tilia arbareto. Maldekstre de la domo agrable interrompis herbejo limigata de poploj la simetrion de la vidaĵo, kaj ties pintoj videblaj de malproksime, lulis sin super la tilioj. En la sonĝo mi sentis min logata al tiu domo kaj paŝis renkonten al ĝi. Blanke farbita pordego baris la enveturejon. La vojo estis aleo, sub la arboj mi trovis printempajn florojn: primoloj, anemonoj, inter ili hepatikoj, kiuj velkis, tuj, kiam mi plukis ilin. Se oni jam trapasis la aleon, oni ne plu estis malproksima de la domo. Larĝa herbejo troviĝis antaŭe, laŭ angla maniero pritranĉita kaj preskaŭ senplanta. Nur bedo el violaj floroj etendiĝis tra la verdaĵo.
La domo estis konstruita el blankaj ŝtonoj kaj kovrata per ardeza tegmento. Al la pordo el hela kverkligno kun skulptita ornamo kondukis eksterdoma ŝtuparo. Mi volis rigardi la domon, sed neniu respondis mian frapadon. Mi estis profunde seniluziigita, sonoris, vokis kaj fine vekiĝis.
Tio estis mia sonĝo – kaj ĝi ripetiĝis dum multaj monatoj, ĝi ripetiĝis kun tia konstanteco kaj precizeco, ke mi fine pensis, ke mi jam iam vidis tiun kastelon kaj parkon en mia infaneco. Tamen mi povis, se mi estis vekiĝinta, ne plu memori pri ĝi, kaj la cerbumado pri tio fariĝis speco de obsedo, tiel, ke mi iusomere, kiam mi jam lernis mem veturigi aŭteton, decidis traveturi dum miaj ferioj tutan Francion por serĉi la domon de mia sonĝo.
Mi rakontos al vi nenion pri mia vojaĝo. Mi travagadis Normandion, Turlandon kaj Potevion; sed nenion mi trovis kaj mi ne miris pri tio. En oktobro mi revenis al Parizo kaj daŭrigis sonĝi dum la tuta vintro pri mia blanka domo... Sed iutage, mi ĝuste veturis tra valo najbara al la komunumo L'Isle-Adam, ekokupis min agrabla ŝoko, tiu stranga skuiĝo, kiu kaptas iun, kiam oni denove renkontas homojn kaj lokojn post longa malĉeesto, kiujn oni tre amis. Kvankam mi ankoraŭ neniam estis en tiu regiono, ŝajnis al mi tute intima la pejzaĝo, kiu etendiĝis je mia dekstra flanko. Poplaj pintoj superis tilian boskon. Tra la foliaro oni rimarkis blankan domon. Jen mi sciis, ke mi estis trovinta la kastelon el miaj sonĝoj. Mi sciis precize, ke post cent metroj malvasta vojo devos trairi la straton. La vojo ĉeestis. Mi ekiris ĝin. Mi sekvis ĝin ĝis antaŭ blanka ĝardenpordo.
Post ĝi etendiĝis la aleo, kiun mi sekvis jam ofte. Inter la arboj mi admiris la tapiŝon de delikataj koloroj, kiun formis la primoloj, la anemonoj, inklude de la hepatikoj. Kiam mi estis trairinta la tilian volbaĵon, mi tuj rimarkis la verdan herbejon kaj la eksterdoman ŝtuparon, kiu kondukis supren al la hela kverka pordo. Mi elaŭtiĝis, kuris haste sur la ŝtupoj supren kaj sonoris.
Mi tre timis, ke neniu venos tien, sed preskaŭ en la sama momento servisto malfermis la pordon. Li rigardis min malĝoje, li estis tre maljuna kaj surhavis nigran veston. Li ŝajne estis tre mirigita vidi min kaj rigardis min atente sen parolo.
'Mi prezentos nun al vi', mi diris, 'tre strangan peton. Mi ne konas la posedantojn de la domo, sed mi estus feliĉa, se vi permesus al mi rigardi ĝin.'
'La kastelo', li parolis kvazaŭ bedaŭrante, 'estas luebla, via moŝta damo, kaj mi estas ĉi tie por montri ĝin dum prezentoj.'
'Oni povas lui ĝin, ĉu?' diris mi. 'Kia neesperata hazardo... Kial la posedantoj ne loĝas mem en tia bela domo?'
'Ili loĝis en ĝi, madamo, kaj ili forlasis ĝin, de kiam ĉi tiu domo estis hantata.'
'Ĝi estis hantata?' mi demandis. Sed tio ne detenos min. 'Mi ne sciis, ke oni ankoraŭ fidas pri fantomoj en la franca kamparo.' 'Ankaŭ ne mi, madamo', li parolis serioze, 'se mi ne estus renkontinta mem nokte en la parko tiom ofte la fantomon, kiu forpelis mian mastraron.'
'Neimageble!' mi opiniis kaj provis rideti. 'Ne tute neimageble, sed estas strange, ke ĝuste vi ridas pri tio, ĉar la fantomo, madamo, estis vi mem', riproĉe diris la oldulo al mi.“
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk
Sign-in to write a comment.