Kristino Muelisto
Memoroj pri Bernardo de Clairvaux
Pensoj je la semajnfino
„Pli bone estas, ke ekestas aflikto ol, ke oni perfidas la veron.“ Jen unu el multaj prudentaj frazoj de Bernardo de Clairvaux. Li vivis kiel monaĥo en la mezepoko de la jaro 1091 ĝis la jaro 1153. Kaj ĉar hodiaŭ, je la 20-a de aŭgusto estas lia mortotago, mi volas ĉi-loke (gazeto OVZ – Pasklanda Popolgazeto) memori lin.
Bernardo estas iom pli olda ol dudek jarojn, kiam li aniĝis en la Benediktino-monaĥejo en Citeaux. Tiu monaĥejo tiam travivis grandan prosperon, tiel ke oni baldaŭ fondis filiojn. Unu el ili estis la monaĥejo en Clairvaux. Ties unu abato estis Bernardo. Kelkajn jarojn poste deiĝis la cistercianoj (nomataj laŭ monaĥejo en Citeaux) de la benediktinoj kaj formis propran ordenon. Ili penis atingi simplecon en la monaĥa vivo kaj en la diservo. Ene de tiu simpleco Bernardo de Clairvaux verkis klarajn pensojn kaj preĝojn, kiuj estas ĝis nun helpemaj al ni. Mi ŝatas la frazon pri aflikto kaj vero kaj ankaŭ la sekvan pri scio kaj amo: „Sciado sen amo fanfaronigas kaj scio sen amo erarigas.“
Kaj ĉar tio ĉi estas la semajnfina eldono de la gazeto kaj vi eble havas iom pli da tempo por legi kaj pripensi ion, jen ĉi tie ankoraŭ iom pli longa teksto pri la „pelvoj de l' amo“ de la sanktulo Bernardo de Clairvaux, kiu mortis precize antaŭ okcent sesdek kvar jaroj:
„Se vi estas prudenta, montriĝu kiel pelvo kaj ne kiel kanalo, kiu preskaŭ samtempe akceptas kaj pludonas, dume la pelvo atendas ĝis ĝi estas plenigita. Tiel ĝi donas tion, kio superfluas de ĝi, sen propra damaĝo.
Lernu ankaŭ vi doni nur el la plenigiteco kaj ne havu la deziron esti pli malavara ol dio mem. La pelvo imitas la fonton. Nur kiam ĝi estos plenigita per akvo, ĝi fluos al la rivero, fariĝos lago. Vi faru la saman! Unue plenigu vin kaj nur poste elverŝiĝu. La prudenta kaj bonkora amo kutimas superflui, ne elflui. Mi ne volas fariĝi riĉa, se vi malpleniĝas dum tio.
Ĉar tiukaze, se vi traktas vin mem malbone, al kiu vi estas bona en tiu kazo?
Se vi kapablas tion, helpu al mi el via plenigiteco, se ne, zorgeme konservu vin mem.“
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Rimarkoj
Kristino Muelisto (Christiane Müller) estas pastrino en la vilaĝo Rositz ĉe Altenburgo, Turingujo, Germanio.
Donjo kaj mi tute ne estas religiemaj, ĉar ni plenkreskiĝis kun Marks kaj Engels, pli poste kun Bakunin kaj Malatesta, sed ĉeokaze ni havas la senton, ke honestaj kristanoj aŭ anoj de Budhao estas al ni pli intimaj ol iuj sen-diaj barbaroj, kiuj kredas kaj fidas nenion. Tamen... ankaŭ famulo Bernardo ne estis sen ombra flanko, kiel pruvas liaj hatoplenaj militalvokoj kontraŭ la mohamedanoj. Sed kiu el ni estas tute sen eraro? Tiu ĵetu la unuan ŝtonon al ni. (HGK)
cezartradukoj.blogspot.de/2017/09
Sign-in to write a comment.