Muhammad Ali
Kolorludoj
Mi vekiĝis hodiaŭ matene kaj sentis min bone kaj nigra.
Mi grimpis el mia nigra lito,
mi vestis min per nigra banmantelo,
aŭskultis kelkajn el miaj plej nigraj sondiskoj
kaj trinkis iom de la bona nigra kafo.
Tiam mi surmetis miajn nigrajn ŝuojn
kaj forlasis la loĝeĵon tra mia nigra dompordo
kaj vidis, dio mia, blankan neĝon!
Laŭrajta loko
Ĉie videblas -
ke fekunda tero estas tero nigra,
forta kafo estas nigra kafo.
Ju pli malhelas la beroj des pli dolĉas ilia suko.
Jen la destino -
Nigra estas la originalo, nigra la komenco,
esti nigra havas sian laŭrajtan lokon.
Sciigo por miaj amikoj
Tiun paroladon Muhammad Ali parolis antaŭ afrikdevenaj usonaj studentoj en la tempo, post kiam oni forprenis lian bokslicencon.
Por mi tio estas tre grava, ke ni, la afrikodevenaj usonanoj pli eksciu pri nia speciala historio. Ni ne povos liberigi nin mem, se ni scias nenion pri nia deveno. Jen la kaŭzo, kial la Biblio sciigas, ke oni sciu la veron, ke nur la vero liberigos nin.
Ĝi ne sciigas ion pri disiĝo aŭ pri edukado; ĝi esprimas, ke la vero liberigas. Nia historio entenas kelkajn diversajn verojn. Ni vidas televidile ĉion blanka, kvankam ĝi estas nigra. Uragano estas nigra, sed ili faras ĝin blanka. Miss Ameriko estas blankulino, Miss Universo estas blankulino kaj ankaŭ Miss Mondo.
Ni iras en preĝejon, rigardas la bildojn de Jesuo Kristo kaj vidas blankan viron. Al la Sankta Vespermanĝo same iras nur blankuloj. Ne estas ĉinoj ĉe la Sankta Vespermanĝo, ne indiĝenoj, ne homoj el Sudano, nur blankaj homoj. Ni vidas Tarcanon en ĝangalo en arde varmega Afriko, kaj li estas blankulo. Ni vidas la anĝelojn en la ĉielo, sed ili ĉiuj estas blankaj anĝeloj, eĉ ne meksikaj anĝeloj. Sed mi pensas, ke ankaŭ ili alvenis en la ĉielon, post kiam ili mortis. Sed kiam oni pentris tiujn bildojn, la nigraj anĝeloj ŝajne ĝuste troviĝis en la kuirejo por prepari la manĝon. Niaj fratinoj kaj fratoj vidas ĉion "en blanka" kaj aŭdas nenion bonan pri la "nigra". La nigra kato alportas malfeliĉon, aŭ, se iu timas la estontecon, ŝli imagas ĝin nigra. Nigra ĉiam estis ligita al ĉia malbono. Neniu miraklo do, ke ni ne havas memkonscion. Sed ni devas havi memkonscion, ĉar finfine estas tiel: Aŭ ne estis Tarcano aŭ ĝi estis kolorulo kaj ne blankulo.
Antaŭ ol Dio kreis la ĉielon kaj Teron, troviĝis ĉio en malhelo. Dio kreis la lumon. Antaŭ ol Dio kreis ĉion, ĉio estis nigra.
Ni devas konsciiĝi pri tio, ke Benjamin Bannecker estis kolorulo kaj ne blankulo, tia kia ni. Li decide partoprenis ĉe la konstruado de nia ĉefurbo Vaŝingtono; Charles Drew, same kolorulo, estis tiu, kiu evoluis la metodojn por la konservado kaj por la transporto de sangoplasmo; kolorulo eltrovis la semaforojn. Tio fierigu nin. Ni havu en niaj bibliotekoj librojn pri nia kulturo, por ke ni povu legi pri tio. La ĉinoj legas pri si mem, la indiĝenoj legas pri si mem, la blankuloj legas pri si mem kaj ankaŭ la puertorikanoj scias ĉion pri sia historio. Ankaŭ ni do sciu pli pri nia propra historio kaj pri niaj sukcesoj, sed ĝis nun ni scias nur multon pri la historio de aliaj, sed preskaŭ nenion pri nia propra historio.
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.