Muhammad Ali
Ankoraŭ nun la plej granda

Mi ne permesos al miaj kritikantoj, ke ili sigelos mian sorton.
Ankaŭ, se ili plu vokas, ke mi estas plena de malamo.
Sed per tio ili ne vundas min,
ĉar mi agas bone kaj mi havas multe da ĝojo dum tio.

Kaj ĝojo estas por mi multe pli grava
ol miaj kritikantoj povas imagi.
Multaj aferoj ĝojigas min,
multajn bonaĵojn mi donas al vi.

Dum mi helpas al miaj amikoj,
asertas la kritikistoj, ke mi estas trompisto.
Sed mi facile eltenas tion.
Kaj tio estas la honesta vero, amiko mia.

Nun vi aŭskultis Muhamadon,
lian lastan kaj plej veran diron,
kaj se oni nun demandos vin, ĉu io nova ĉe vi?
Jen diru nur, ke oni demandu Ali-on, ankoraŭ nun
li estas la plej granda.



PS:
El la libro
MUHAMMAD ALI

More than a hero

Vivosaĝoj de legendulo
kolektitaj kaj surskribitaj de lia filino Hana

eldonejo Bombus

https://cezartradukoj.blogspot.com/