http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-eterna-paco-prozpoemo-por-foto.html

Cezar
Eterna paco

Kia paca bildo,
kiun mi fotis
en tombejo,
kiu troviĝas inter kampoj,
ĉe vilaĝo proksime
de Altenburgo.

La tombejo estas bone flegata,
arbo kamarade protektas la domon,
kaj la arbon protektas nubo,
kiu volviĝas tenere ĉirkaŭ la arbo.
La nubo troviĝas en blua ĉielo;
la ĉielo estas parto de la kosmo,
el kies polvo ni ĉiuj naskiĝis.

La "ostodomo" ne devas havi ion timigan,
ĉar el la morta materio kreskas la nova vivo.

La kosmo estas
eterna paco.
Kaj je tiu tempo,
kiam ni vere komprenos tion,
ankaŭ ni estos
dumeternaj paculoj.