Cezar
La eterna fraŭlo
(ironia prozpoemo)
Unu el liaj amikinoj volis nur lian monon, kiun li ne havis.
Alia ino celis nenion krom paroli kun li, kio baldaŭ enuigis lin.
La tria postulis, ke li estu fidela al ŝi, kvazaŭ li estus kvarpiedulo kun bukla felo kaj la kapablo karesi ŝin seninterrompe per sia vosteto.
La kvara damo estis malĝoja kaj neniofara.
La kvina volis havi kun li nur semajnfinan rilaton.
La sesa celis sesfoje ĉiutage sekson kun li, kvazaŭ li estus kuniklo.
La sepa volis bruligi lumon por li, ĉe la petrolstacio. Li transvivis nur post trimonata restado en kliniko.
La oka pensis, ke ŝi estas lia panjo. Tiel, ke li forkuris pro tiom da amo.
La naŭa amis nur eminentajn filmstelulojn kiel Brad Pitt aŭ Georg Clooney. Sed li estis nur homo el karno kaj sango.
La deka, la prudenta Elza, estis simple tro stulta por ĉio.
La dekunua diris post konatiĝo al li, ke ŝi prefere ankaŭ en estonteco estos samseksema.
Kompreneble li desperis pro tiom da miskomprenoj. Nun li jam nur kondamnas kaj evitas ĉiujn inojn.
Kaj tial tiu tolerema kaj ĉarma viro ankoraŭ nun estas tute sen edzino, kiu estus preta fari ĉion por li.
Ke inoj povas esti tiom malicaj, li jam ofte diris al siaj amikoj.
Pardonu, karaj inoj, sed tiel bedaŭrinde statas pri tiu eterna fraŭlo.
Sign-in to write a comment.