http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-atomenergia-logiko-prozpoemo.html

Cezar
Atomenergia logiko

Mi estas ano de la lando Ikso.

Ĉiuj iksanoj estas bonaj
kaj neniam suspektindaj pri malbono,
ĉar ili estas anoj de mia kara lando Ikso.

Sekve ankaŭ la ĉefoj de mia lando estas
ekster ĉia suspekto pri fiago.

Kaj tial ankaŭ niaj atomenergiaj produktejoj
estas sekuraj, ĉar niaj respondeculoj eraras neniam.

Tial ĉe ni ne povas okazi atomenergia katastrofo.

Kaj se tamen okazus tia, kulpus tion
ne la ĉefoj de nia atomenergia industrio,
kiuj estas ja anoj de nia kara nacio,
sed certa restrisko, kiu ne eviteblas.

Kaj ĉar tiun restriskon difinas
niaj sciencistoj mem,
ĝi estas ĉiam bone taksita
kaj tute akceptebla.

Kaj tial la eraroj de la atomindustrio
kaj katatstrofoj, kiuj okazis en aliaj landoj,
estis nur la sekvo de tio, ke ili okazis
eksterlande. Sed ĉe ni tio ne eblus.

Mi scias tion, ĉar mi estas membro
de mia senerara sankta lando Ikso.

PS: Divide et impera = Dispartigu kaj regu!