http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/11/funebro-rimpoemo.html


Cezar

Funebro

Morto
laŭ sorto.

Floro-
odoro.

Kuŝo
kaj tuŝo.

Kisoj
kaj ĝisoj.

Ploroj
el koroj.

Ĉerko
el kverko.

Veo.
Gastejo.

Bruo.
Menuo.

Je l' fino
la vino.

Funebro
post morto

kun kukoj
kaj torto.


PS: Laŭ poemideo de Thierry Salomon.
https://www.test.ipernity.com/blog/32070/251670