http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-papili-bustuka-rimpoemo.html


Cezar
Papili' buŝtuka


Papili' viola
rektfluĝas ne petola.
Ĝi flugas sur papero
kaj ne sur herba tero.

Ĝi flugas en kvadrato,
sur artifika strato.
Se homoj sur ĝin kraĉas,
la besto ne plu plaĉas.