Hans-Georg Kaiser: La infero, tio estas ni mem. |
Hans-Georg Kaiser
Mortiga sorĉo de l' atomenergio
(kontraŭ la orgojlo de l' atomindustrio)
1
Radioaktivaj substancoj
ŝtele iras tra ĉiuj limoj,
kiel malicaj sorĉistoj
sub nevidebligaj manteloj
Radioaktivaj substancoj
persekutas nin kiel
venenigitaj monstronuboj,
kiuj iom post iom mortigos
ĉiun el ni.
En la sekretejoj
de la plej potencaj politikistoj
malfermiĝis pordoj por fanatikuloj,
kiuj kun sia krimula energio,
blindaj pro teknika orgojlo,
minacas la tutan mondon.
La kanto de l' morto
estas ilia rekona melodio.
Ekonomiaj analizoj de potencaviduloj
promesas brilajn profitojn,
tiel, ke ĉiu risko ekŝajnas pravigebla,
eĉ la morto de centmiloj de homoj
en la diversaj hejmlandoj
de la atomindustrio
kaj proksime de ili.
2
Ho, mortiga sorĉo de l' atomenergio!
En la ruinoj de tutaj urboj
kaj landoj, kiuj fariĝis mortozonoj,
kviete foskforeskas belaspektaj
kontaminitaj riveroj.
Trinkebla akvo tie
delonge ne plu ekzistas.
Sed tio ne plu necesas
en la mortozono,
ĉar ankaŭ vivantaj homoj
tie ne plu estas.
Sur la korpoj de la mortintoj,
tie ŝrikus la gajgermezuriloj,
se tie ankoraŭ iu estus,
kiu povus mezuri tie.
3
Jen momento sen estonteco,
defendu vin kontraŭ tia momento,
protestu kontraŭ la uzado
de l' atomenergio, kiu nin ĉiujn
povus ŝiri en la morton!
Protestu, kiam ankoraŭ
estas tempo por tio!
Kuniĝu kun tiuj,
kiuj pensas kiel vi,
ke la homoj ne falu,
por ke la profitoj kresku!
Ĉar la profito ne pli gravas
ol la bonfarto de la homaro!
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.