La atomproduktejo Fukushima-1 estas plu nestabila. El du reaktoroj plu leviĝas fumo kaj vaporo. La situacio estas plu "ekstreme streĉita", klarigas marde la japana industriministro Banri Kaieda: "Estas laŭ mia sento malfacile paroli pri progresoj", aldonis la ministro, kiu ankaŭ respondecas pri la atomernergia kontrolo laŭ informoj de la sciiga agenturo Kyodo.
Ke el bloko 3 eliras denove vaporeca fumo, super bloko 2 blanka vaporo, kaj ke reaktoro 3 ree estas priŝprucigata per akvo, raportis la sciiga agenturo Kyodo. Rilate la fumon el reaktoro 3 temas laŭ la opinio de la japana instanco pri atomenergia sekureco verŝajne pri fumo el la akvobaseno por ne plu uzata nuklea materialo.
Jam lunde super bloko 2 leviĝis vaporo kaj super bloko 3 griza fumo. La vapornuboj laŭ registara informoj laŭdire estis nedanĝeraj. Tion sciigis la japana ministro pri defendo Kitazawa laŭ agenturo Kyodo. La blanka vaporo laŭ tiu sciigo estas akvovaporo.
Tio supozigas daŭrantan varmevoluon en la akvobaseno kun la ne plu uzata nuklea materialo en bloko 2. Sekve de la postvarmo vaporiĝas la alkondukita akvo. La konkreta kaŭzo estas tamen plu ne tute klara. "Ni ankoraŭ provas klarigi la situacion", diris parolanto de Tepco.
La helpantoj kaj laboristoj de la operacioj lunde vespere estis ensekurigitaj pro la fumo, por ne eĉ pli endanĝerigi ilin. Marde oni ree eklaboris, kiel klarigis parolanto Hidehiko Nishiyama de la atomsekureca instanco (NISA) en gazetara konferenco en Tokio.
La penoj relaborigi la fridetigajn sistemojn estis daŭrigataj - sed la plifridetigo de la reaktoroj de ekstere ne. Fajrobrigadistoj kaj soldatoj ŝprucigis tunojn de akvo sur la tro hejtigitajn nukleajn tubojn por malhelpi
nuklean katastrofon. Tiuj laboroj intertempe plu estas interrompitaj.
Pere de la konektigo de la reaktorblokoj kun la elektroenergia provizado, la teknikistoj de la krizostabo de Fukushima esperas povi refunkciigi la regulajn fridetigsistemojn, sed ĉu tiuj ankoraŭ funkcias ankaŭ helpe de bloko 2 ne antaŭvideblis.
Intertempe novaj mezuradoj de la marakvo en la proksimo de la atomcentralo montris, ke la akvo estas forte kontaminata. La mezuradoj okazis cent metrojn for de la bordo.
Rilate al jodo-131 oni konstatis ke la laŭleĝa maksimumo estas superita je la faktoro 126,7, kiel raportis la tv- kanalo marde, tiu ricevis la informon de Tepco mem.
Rilate al cezio-134 la radioaktiveco estas 24,8-oble pli alta ol permesita. Tepco anoncis, ke ĝi entreprenos pliajn mezuradajn testojn antaŭ la orienta bordo de la japana ĉefinsulo Honshu.
tradukis kaj kompilis Hans-Georg Kaiser laŭ informoj de sueddeutsche.de
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.