La inĝeniero kaj la armilo

La revolvero kiel nomo estas prenita el la usona, origine ĝi devenas de la latina „re-volvere“, tio signifas retroturni.La revolvero estas do nomata laŭ sia sin turnanta kuglobareleto. La plej frue datumita revolvero reiras al la jaro 1597, lia eltrovinto estis la Nurenburgano Hans Stopler. En la 17-a jarcento aperis revolveroj, plej ofte kun ŝtonkulaso, en la tuta Eŭropo. Precipe la usonanoj interesiĝis pri la revolverkonstrukcio, en la 19-a jarcento antaŭ ĉio en la Sovaĝa Okcidento en Ameriko konkurantaj firmaoj ekkreskis kiel fungoj el la tero. La revolvero estis tiam por vakeroj, orfosistoj kaj setlanoj la plej uzata usona armilo. Unu viro tiam famigis la manpafilon tutmonde. En 1814 en Hartford (Konektikuto) naskite, li jam devis helpi al si kiel infano, post la bankroto de lia patro kaj la frua morto de lia patrino. Post la elĵeto el la lernejo li fariĝis kiel neplenkreskulo maristo, kie li pretigis en longaj solaj ferdekaj noktovaĉoj lignan modelon de lia ripeta revolvero. La armilentuziasmulo devis travivi kelkajn malsukcesojn antaŭ ol li ricevis en la jaro 1836 en Usono la patentaĵon kaj povis komenci sian produktadon de perkutilaj revolveroj. En 1862 li mortis kiel riĉega viro. Plej malfrue ekde la filmoj pri la Sovaĝa Okcidento en Amerkio la nomo de la „Selfmademan“ (per-si-mem-ulo), inĝeniero kaj armilproduktisto estas sinonimo por la revolvero. Ĉu vi scias, kiu li estas?

trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la popularscienca gazeto PM


https://popularscienco.blogspot.com/