http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/11/paulo-silas-fragila-materio-la-p0eto.html

Paŭlo Silas: Fragila materio




Hans-Georg Kaiser (Cezar): Mian aplaŭdan, tio estas vere originala sprita teksto: "Memento mori". Tamen iom mi devas kontraŭstari: la vivo ne aĉas, ĉar ni mortos, sed pro aliaj kaŭzoj, la vivo estas bela, spite al la morto kaj spite al ekspluato kaj kapitalismo. La morto estas tiel natura kiel dolĉa frukto. Mi ne volus vivi eterne, mi ne spitas al la natura irado de l' aĵoj kaj aferoj, Estas sufiĉe da suferoj en la mondo, kial do eĉ suferi je ĥimeroj? Ke ni mortos, pruvas ja nur, ke ni estas stelinfanoj, ni mortos kiel ankaŭ la planedoj mortas, do tio estas tute normala parto de nia vivo, tiel normala kiel kiso de amatino:) Estu feliĉa amiko, ne malĝoju senkaŭze! La vivo estas bela, eĉ se jam la maŝo estas ĉirkaŭ nia kolo kaj la ekzekutisto tuj forpuŝos la sitelon de sub niaj piedoj. Tion almenaŭ asertas B.Traven laŭsence:) Vivo kaj morto estas unueco! Ĉio ŝanĝiĝas ĉiam kaj eterne, mi eĉ supozas, ke la morto estas tipe homa pensmaniero, do ne vere reala, en vero ĉio nur ŝanĝiĝas...

Paŭlo Silas respondis:
"La vivo estas bela, eĉ se jam la maŝo estas ĉirkaŭ nia kolo kaj la ekzekutisto tuj forpuŝos la sitelon de sub niaj piedoj. ---- bela aserto! dankon pro la komento, kara!"

PS:
Mi plukis la prezenton el la fejsbuka grupo:
POEZIO EN ESPERANTO