http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-revoj-pri-suda-maro-rimpoemo.html


Cezar
Revoj pri suda maro

Volonte mi
tuj malaperus,
sur poŝtbotelo
ektranssferus.

Pro mi eĉ do
en varmaj landoj,
en sudmarhejm',
kun florrubandoj.

Volonte mi
sur sablo sidus,
kaj tutajn tagojn
laŭte ridus.

Mi ofte kokos-
lakton trinkus,
kun palmovin'
al lipoj sinkus.

Amorus mi
en maraj ondoj
post Hulahul'
en nudaj rondoj.

Mi tentus eĉ
sirenojn kore,
ĝis liten rampus
tiuj hore.

Soifas mi,
malsatas ĉiam.
Ĉu trankviliĝos
mi neniam?