Gojoj kaj judoj
La homo samas al tajloro. Tajloro vivas sian vivon kaj mortas, kaj la homo vivas sian vivon kaj mortas. Kaj tamen ne ĉiuj homoj estas samaj. Oni nur foje rigardu la diferencon inter gojo kaj judo.
La gojo pene ruliĝas matene el sia kuŝejo, saltegas en ĉemizon kaj pantalonon, ŝprucas akvon sur sin kaj tiam li kuŝas sur la genuoj kaj preĝas balbute. Post tio li drinkas glason plena de brando, voras krude pecon da pano en sin, iras sur la strateton kaj marĉandas. Se la malsato pelas lin reen en la kabanon, li sidiĝas al sia malpurulino kaj al siaj bastardoj, manĝaĉas kaj drinkas kaj ree kuras eksteren por trompi la mondon. Vespere li kuras en preĝejon, krucosignas sin kiel azeno, ree trotas en sian kabanon, plenŝtopas sian ventraĉon, lasas fali sin en la liton kaj ronkas.
Sed la judo! Matene li leviĝas de sia lito, vestas sin, lavas sin tiel, kiel tio decas kaj parolas sian matenan preĝon. Poste li gustumas glaseton de la memfarita brando, prenas pecon da pano al si, rapidas eksteren al siaj negocoj. Tagmeze li revenas hejmen, sidiĝas tablen kun sia edzino kaj la infanoj, parolas la benon, ke ili estu sanaj ĉiam, manĝas, dankas Dion kaj ree iras al siaj negocoj.Vespere li iras en la preĝodomon kaj celebras sian vesperan preĝon. Reveninte en sian hejmon, li nokte noble manĝas, preĝas kaj sternas sin por dormi.
Tiel la gojo vivaĉas siajn malmultajn jarojn kaj kiam li mortaĉas - tio ne celu vin - , oni ĵetas lin en fosaĵon kaj poste skrapas teron sur lin.
Sed la judo! Li vivas en paco, tiom longe, kiom Dio permesas tion al li, kaj se li transiĝis alimonden oni portas lin al la tombejo kaj kuŝigas lin en la lastan ripozejon.
El la libro "De povraj almozpetuloj kaj saĝaj rabenoj", jen libro pri la orienteŭropaj judoj, tradukis Donjo, Frank & Cezar en kuna vespero de la klubo Karapaco
Rimarko:
Gojo = nejudo en socio, jen hebrea vorto
Oni ekzemple ofte pensas, ke neandertalhomoj estis primitivaj, sed en vero estis herooj, kiuj devis esti vivartistoj por povi transvivi. Do, homoj kun la kapabloj de Reinhold Messner, ja eĉ kun pli grandaj kapabloj, ĉar iliaj ekipaĵoj ne estis tiel perfektaj kiel tiuj de Messner. Kiam ili vivis, ne ekzistis firamaoj kiel "Globetrotter" aŭ similaj entreprenoj:), kiuj liveras ĉion, kion aventuristo bezonas.
Sign-in to write a comment.