http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/06/cezar-post-disig-rimpoemo.html


Cezar

Post disiĝ'

Kiujn mi amis, tiuj
forestas. Post disiĝo
ili forkuris ĉiuj
pro certa superstiĉo.

Inter aliaj homoj
laŭ mia sent' barbare
ili en siaj domoj
tumultas senkompare.

Mi, morna forlasito,
ekvelkas kiel floro,
misfida kirasito
kaj jam en granda foro.

La moko fie mordas
pro tramordita lipo.
La hont' min korde tordas,
Mi estas nul' kaj ŝtipo.