Hans-Georg Kaiser

Vera sennaciulo -
Ludoviko Lazaro Zamenhof

Li ne volis estis nomata "majstro".
Li ne volis, ke oni gloru lian personon.
Tiu, kiu nomas lin majstro aŭ eĉ mastro,
tute miskomprenas liajn intencojn.
Mi pensas, ke ni akceptu la eksplicite esprimitan
deziron de Ludoviko Lazaro Zamenhof,
ke oni ne nomu lin majstro!

La karmemora Zamenhof
havis la pseŭdonomon Unuel;
li volis esti nur unu el ni,
li ne volis sidi sur altaj tribunoj,
por ke oni gloru lin persone.
Tio estis tre malagrabla al li.

Vivu Zamenhof!
Sed ĝuste pro tio,
ĉar li ne volis esti nia majstro,
ĉar li ne volis esti nia mastro kaj misuzanto,
sed simpla esperantisto kiel ni,
ano de nia amikaro.

Zamenhof ne pro hazardo nomis sin
"nura iniciatinto de Esperanto".
Laŭ lia propra kompreno
li ne estis la kreinto de Esperanto.
Li sciis tre bone,
ke nur ni ĉiuj kune
kreas vivantan Esperanton.

Por Zamenhof la homaro
estis multe pli grava ol li mem
kaj lia nacio.
Kaj ĝuste tial oni finu ĉiam serĉi "
la veran naciecon" de Zamenhof.
Ĉar tio estas ofendo por li!

Al la homaro li turnis sian tutan energion.
Favore al ĝi li rezignis pri serena memkontenta vivo
kiel eksplicita okulkuracisto.

Certe ankaŭ pro tro da laboro por la homaro
li mortis jam kun kvindek sep jaroj.
Li suferis je malsana koro kaj je malsanaj spirvojoj.

Ligoj: