Chuck Berry, la praavo
de l' rokmuziko, fariĝis 85-jara
de l' rokmuziko, fariĝis 85-jara
Li inspiris Beatles, Rolling Stones kaj multajn aliajn
Chuck Berry 2007 en Svedio (el Vikipedio) |
Li estas fama pioniro de l' rokenrolo, kaj multaj aliaj kopiis lin. Je la 18-a de oktobro ĉijare li fariĝis okdekkvin-jara. Kiel neniu alia li elkriis sur la scenejo la vivosenton de la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj. Li rompis regulojn, krude traktis sian gitaron, por ke la inoj en la publiko kriĉu eĉ pli laŭte kaj imitu lian duckwalk, lian anasan iradon. Kion li faris, estis komplete alia en komparo al aliaj muzikistoj, kaj tion li sciis. Laŭdire John Lennon iam rimarkis tion: „Se vi volas doni al la rokenrolo alian nomon, tiukaze nomu lin Chuck Berry.“ Neniu miraklo, la popgrupo Beatles ja priservis sin je liaj titoloj, antaŭ ol ili mem verkis proprajn kantojn. De la kvincent versioj, kiuj ekzistas pri la kantoj de Berry, estas dekses da ili de Rolling Stones kaj Beatles. Kun „Roll over Beethoven“ la fungofrizuloj gajnis en la jaro 1965 oran sondiskon.
Origine Charles Edward Anderson Berry, kiu estis naskita en Kalifornio, en la urbo San José, havis aliajn planojn anstataŭ fariĝi „Mr. Rock'n Roll“. Li sklavlaboris ĉe ĉenbendo por lerni en vesperaj kursoj la metion de frizisto. Por li tio estis la ununure revata superprofesio. Ke li aldone ludis en amatora teamo gitaron, estis la rezulto de malsukcesa rabatako. En la hejmo por malfacile edukeblaj junuloj, en kiun oni metis lin, li lernis la gitarludadon kiel aŭtodidakto.
En la jaro 1955 li komencis famiĝi pro la kanto „Maybellene“ - kiu havis ekscitige dusencan kaj kaŝe obscenan tekston. La analogio pri rapidaj aŭtoj kaj amludoj Mick Jagger de Stones eluzas ankoraŭ nun. Kaj fine Chuck Berry sukcesis preskaŭ tridekjara aĉeti la statussimbolan aŭtomobilon Cadillac. Poste li verkis seninterrompe geniajn tekstojn ka melodiojn. Li estis la trobadoro de „Sweet little Sixteen“, provokis al „Reelin' and Rocking“, al stumble ŝanceliĝanta rokenrola dancado. Li rakontis pri „Rock an Roll Music“, „Back in USA“ (Ree en Usono) kaj „Brown-Eyed Handsome Man“ (Brunokula linda viro).
Li eĉ konvinkis NASA pri si. En la jaro 1979 la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio sendis la sondilon Voyager por senfina vojaĝo tra la kosmo. En la sondilo estis ankaŭ magnetofonbendo kun muzikaj kulminaĵoj de la homara civilizacio: krom la „Magia fluto“ de Mozarto troviĝis tie ankaŭ „Johnny B.Good“ de Berry, el la jaro 1958.
Chuck Dagobert Berry |
Lian duckwalk , lian anasan iradon, kiu pli poste inspiris interalie James Brown kaj Michael Jackson al famaj dancstiloj, kreis Chuck Berry laŭdire pro embaraso. Lia grupo iam antaŭ koncerto alvenis en la lasta sekundo, tiel, ke ili ne havis tempon transvesti sin. Por deflankigi la rigardojn de siaj ĉifitaj vestoj, li anase marŝadis kaj gimastikadis sur la scenejo kaj la knabinoj jubilis pro plezuro.
Ankaŭ la okdekkvin-jara Berry plej prefere montras sin sur publika scenejo. Unufoje monate li elkofrigas en „Blueberry Hill“ (Blubera aŭ Blu-Berry-a monteto) en Sankta Luizo (Misurio) sian supermezure grandan ruĝan elektrikan gitaron kaj ludas siajn kantojn. Sed apenaŭ eblas ricevi enirbileton. La prezentoj ĝis februaro estas jam elvenditaj.
tradukis kaj reverkis Donjo & Cezar laŭ artikolo de la regiona germana gazeto OVZ de la 18-a oktobro en 2011
tradukis kaj reverkis Donjo & Cezar laŭ artikolo de la regiona germana gazeto OVZ de la 18-a oktobro en 2011
Sign-in to write a comment.