Hans-Georg Kaiser
Folidanc'

— laŭ ĉineska skemo Ku-xiangsi

Foli' flugas en la vent'
laŭdance
de serpent',
ĝojpetolas
eĉ sen iu pent',
miraklas enaŭtune.
Jen magi'
dum moment'.

Mi observas kun atent'
kun vigla
freŝa sent'
kaj eŭfori'
la ludon de l' vent'.
La lumo min ensorĉas.
Folidanc',
kia splend'.

PS: Ku-xiangsi (profunda sopiro): ĉina fiksforma poemo el du samaj strofoj kun po 8 versoj de 7,33,45,733 silaboj, laŭ rimaranĝo a,xa,xa,xxa (x = senrima)

cezaroriginaloj.blogspot.de