Ĉu la majaoj antaŭdiris la mondopereon?
Ĝustas; la majaja kalendaro finiĝas efektive je la 21-a decembro de la jaro 2012 – sed nur por la aktuala tempa erao. Tamen ankoraŭ nun obstine plu ekzistas la onidiro, ke la kalendaro antaŭdiras la mondopereon. Kvankam ĝis nun alireble ekzistas nur unu skribo kun rilato al la dato. Plej novaj sciencaj esploroj pruvas nun la malon. En Gvatemalio malkovris la sciencistoj 1300 jarojn aĝan hieroglifan tekston, en kiu klarigas la majaa reĝo Yuknoom Yich'aak K'ahk', ke lia regado ankoraŭ longe trans tiu dato ekzistos. „La novaj faktoj verŝajnigas, ke la fino de la kalendara ciklo estis grava okazaĵo, kiu estus festata de la malnovaj majaoj“, klarigas Marcello Canuto, la estro de la tekstelfosistoj. Eblan mondopereon oni tute ne mencias en la teksto.
tradukis Cezar el la popularscienca gazeto "Mondo de mirakloj" (Welt der Wunder) /9/12
Sign-in to write a comment.