Cezar
Forpermesa saluto
Ĉe la maro,
aŭtoj ŝvitas.
Mev-agreso,
lak' ne spitas.
Boatelo
kun renomo,
plu botelo-
ŝipodomo.
Prezatako
preskaŭ ĉie,
ĵaz' en frako,
danco tie.
Bovoj, muŝoj
ĉe l' kanalo,
vostotuŝoj,
bestobalo.
Nudaj brustoj
strande pompas.
La langustojn
damoj rompas.
Plaĝo, maro,
mankas velo.
Kuŝularo:
bel' la celo.
Mi salutas
vin fervore,
maren sputas
do elkore.
Sign-in to write a comment.