L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta


El litero D

Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.
Danci laŭ ies fajfilo.
De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
De fremda dento ni doloron ne sentas.
Dek fojojn mezuru, unufoje detranĉu.
De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
Demando ne kostas, demando ne devigas.
De parolo ĝis faro estas tre malproksime.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
Depost tempo nememorebla.
De superfluo malboniĝas la ĝuo.
Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
De zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj.
Dio batas, Dio kompatas.
Dio donis, Dio prenis.
Dio kompatu!
Dion fidu, sed senfare ne sidu.
Diru al iu nudan veron.
Diri la puran veron.
Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.
Donacetoj subtenas amikecon.
Dorloti serpenton sur sia brusto.
Draŝi fojnon.
Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
Droni en detaloj.
Dubo gardas kontraŭ risko.
Du botoj faras paron.
Du militas - tria profitas.
Dum la manĝado venas apetito.

elektis Hans-Georg Kaiser

https://cezarkulturo.blogspot.com/