Cezar
Kiam la marsanoj venis
Kiam la marsanoj venis,
ili ĉiujn homojn benis.
En la noktoj ili helis
kaj en lumovestoj belis.
La urbestro ilin vokis,
sed kolegoj multe mokis.
Ĉar afablis la marsanoj,
ne minacis krudaj manoj.
Iluminaj marsfiguroj
servis nur al lumplezuroj.
Ne militon ili volis,
sed tutcerte ili drolis.
PS: drola = komike stranga
Sign-in to write a comment.