Voltero
Ne ekzistas perfekta lingvo
Ĉiuj vortoj en ĉiuj eblaj lingvoj necese estas la respegulado de sentoj. La homoj ĉiam nur tion povis esprimi, kion ili sentis. Kaj tiel ĉio fariĝis metaforo: Ĉie heligas la animo, ardas la koro, vidas la spirito.
Ne ekzistas perfekta lingvo, neniu, kiu peras ĉiujn niajn sentojn kaj pensojn; la diferencoj estas tro fajnaj kaj tro multnombraj. Neniu povas esprimi precize la forton de sia sentado. Oni ekzemple estas devigata esprimi per la kolektaj nomoj „amo“ aŭ „malamo“ milon da diversaj specoj de amo aŭ malamo.
Tri ecoj estas malhaveblaj por lingvo: reguleco, klareco kaj eleganteco. La du unuaj sufiĉas por verki ne malbone.
Rimarkoj: Min tiu eldiro de Voltero tuj atentofrapis, ĉar oni havis en la IDO-krizo sufiĉe de tiaj diskutoj. Perfekta lingvo estas kaj estos iluzio. Lingvo estos ĉiam nur kompromiso el tre diversaj aferoj, kaj tamen ankaŭ lingvoj progresas, pliboniĝas, tio estas eterna proceso; sed ni ne provu trovi la perfektan Esperanton, tio ne eblas, ankaŭ Esperanto estas la verko de homoj, kaj homoj, kiel ni ĉiuj scias, sufiĉe ofte eraras, ankaŭ famaj uloj, kaj tiuj ofte eĉ pli ol kutima homo. Ju pli iu pensas, des pli li eraras. Ni ĝoju jam pri tio, ke Esperanto estas preskaŭ perfekta. Bona ĉeokaze estas pli bona ol perfekta.
Kiel diri? Lingvo estas kiel hundo, kiel Tero, kiel ĉio, io, kio estas naskata poste evoluas, fine mortas. Hundo lernas dum sia vivo, homoj lernas kaj ankaŭ lingvoj pliboniĝas pere de uzado, ĉar ni homoj ja ne estas idiotoj, sed progresas, almenaŭ kutime:)
La utopiistoj serĉis la perfektan socion. Kaj ni nun ridas pravigite pri tio, ĉar tia socio tute ne eblas (Schulhof: Desperanto) , sed kial ni ne ridu ankaŭ pri tio, ke Idistoj volis kvazaŭ perfektigi Esperanton? La vivanteco de Esperanto tute ne dependas de sia iluzia perfekteco, sed de tio, ke fidela anaro gardas la fundamenton kaj forpelas ĉiun malamikon, kiu volas penetri en la palacon, kun la intenco subfosi kaj detrui la Fundamenton.
Esperanto vivas krome per tio, ke ni simple uzas ĝin pli kaj pli bone, pli kaj pli evoluigite, kaj ĝi vivas ne per tio, ke ni flegas kaj dorlotas ĉiun novan orgojlan Esperantidon, kiu celas subfosi la fundamenton de Zamenhof. Pjaspo estas bela ludo, eĉ instiga, en ordo. Sed ne atendu, ke iu sekvos vin serioze, eble oni uzos tiun aŭ tiun proponon de vi, kial ne? (Se vi rezignus pri la nomo Pjaspo kaj tamen skribus pjaspe, mi trovus tion pli ruza de vi, oni multe pli facile povus sekvi viajn proponojn... Multaj el viaj proponoj moviĝas tute sur la bazo de Zamenhof. Do kial vivteni Esperantidon, kiu en vero ne estas Esperantido? Mia unuavica amo apartenas al la Esperanto de Zamenhof. Ni evoluigu Esperanton NUR sur ties bazo kaj en ties nomo. Ĉio alia estas por mi vana orgojlo. Mi estas, kaj tion vi ja scias, fidela partiano de Teofilo Cart kaj de Zamenhof! Kaj mi havas miajn kaŭzojn, kialojn por tio.
Sign-in to write a comment.