http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-klimatkonferenco-en-kopenhago.html

Klimato sen sed kaj tamen.


Cezar
Klimatkonferenco
en Kopenhago 2009


Ĉu denove do nur konferenco?
Ĉu denove pen' sen rekompenco?
Ĉu je plia fojo nur intenco?
Ĉu mensogoj plu sen iu senco?

Ne! Ĝi estu pli ol nur intenc',
al ni ĉiuj kvazaŭ riverenc'.
Por la sav' klimata la komenc'
estu tiu nova konferenc'.

Finon al stulteco kaj potenc',
stopon al la katastroftendenc'.
Ne plu helpu kia ajn licenc'
al mankanta landa konsekvenc'.

Finon al arog' kaj dekadenco
tro kreskinta pro la konkurenco.
Halton al la trovarmiĝatenco!
Do sukceson al la konferenco!