PROVERBOJ
Se ne estus "sed" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.
De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
Li komprenas predikon kiel bovo muzikon.
Fiŝo ne iras, sed la hoko ĝin tiras.
Fiŝo scias pri naĝo eĉ sen via saĝo.
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
Parolo estas arĝento, sed silento oro.
Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
En ĉiu projekto troviĝas difekto.
Lekante manon, oni celas panon.
Korvo al korvo ne elpikas okulon.
Nigran kaprinon, sapo ne blankigas.
laŭ Juna Amiko
hehe, iu devis pagi la fromaĝon antaŭe, ĉu ne? Aŭ perlabori. Sed la morto kostas nenion al la mortinto, nur al la postrestintoj, ĉu ne? La lasta ĉemizo ne havas poŝojn:)
Sign-in to write a comment.