Tiia Toomet

La nigra miliono


Nombroj estas kaj grandaj kaj malgrandaj, same kiel la homoj. Komence la nombroj estas malgrandaj, iom post iom ili kreskas kaj fariĝas pli kaj pli grandaj. Ju pli grandaj fariĝas la nombroj des pli malproksimen ili foriĝas de ni.

La malgrandaj nombroj estas al la infanoj plej proksimaj. Ili estas bonaj amikoj kaj ludkunuloj de la infanoj. La infanoj povas ilin kunmeti kaj disigi, skribi sur paperon, legi ilin je horloĝo, en paĝoj de libroj, je la suproj de domoj, je aŭtoj kaj aŭtobusoj. La nombroj de unu ĝis dek estas al la infanoj same proksimaj kiel la propra hejmo. Estas bone estadi inter ili.

Ankaŭ dudekoj, tridekoj kaj kvardekoj estas tute proksimaj. Ili estas kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo de la hejmo. Ankaŭ tie eblas ludi memstare, sed necesas esti singarda, ke de malantaŭe el iu angulo ne aperu surprizo.

Centoj, ducentoj, tricentoj estas jam kvazaŭ vizito al urbo kun la patrino. Oni devas teni sin ĉe mano kaj kvankam iun lokon oni dumtempe ekkonas, tute sola oni ankoraŭ nenien kapablas iri.

Miloj, dekmiloj, centmiloj estas kvazaŭ foraj urboj, kien la patro kaj la patrino foje veturas. Infanojn oni tien ne kunprenas.

Ĉe milionoj ankaŭ la patro kaj la patrino ne estis. Tiom terure malproksimaj estas la milionoj.

De milionoj plu foren, plu ekde bilionoj, trilionoj, la nombroj fariĝas fine tiom grandaj, ke oni jam ne scias eĉ iliajn nomojn. Neniu tie iam estis. Kaj ie en la senfineco, meze de nigra mallumo estas la plej granda nombro – la NIGRA MILIONO. Neniu iam vidis la nigran milionon. Neniu scias kiel skribi la nigran milionon.

Sole Mart scipovas skribi la nigran milionon. Li prenas krajonon, skribas MILIONO kaj plenigas ĝin per nigra kolorkrajono.


El la estona Johano Palu

PS: de Cezar detajpita el "Juna amiko" kaj lingve parte iom prilaborita