Hans-Georg Kaiser
Pri bonaj kaj malbonaj homoj


Homo neniam estas nur bona aŭ malbona, estas eĉ tiel, ke sen bono ankaŭ la malbono ne ekzistus, kaj neniu malbono estas sen kaŭzo, sen la sociaj cirkonstancoj, en kiuj ĝi ekestas. Do ne ekzistas malbono sen kaŭzo, ne ekzistas malbono sen iu sociala kaŭzo. La malbono neniam estas disigebla de io, do ne ekzistas malbono per si mem.

Sed tamen la diro entenas profundan veron, ni ja konas homojn, kiuj agas bone kaj homojn, kiuj agas malbone, kelkaj estas elkoraj bonuloj kaj aliaj elkoraj malbonuloj, kvankam iliaj vivcirkonstancoj estas preskaŭ identaj. Nian agadon influas ne nur sociaj kaŭzoj, sed ankaŭ nia pensado, nia kultura nivelo, kiun ni povas ĝis certa grado evolui eĉ kontraŭ la ĉirkaŭo, en kiu ni vivas.

Germana kantisto, kiu plendis, ke bonuloj ofte estas solaj, skribis: Mia koro devas iri nuda en tiu ĉi tempo, neniu protekto por ties piedfingroj estas disponigita. Jen la plendo de iu, volas esti bonkorulo kaj al kiu la scocia vento fride blovas sur la vizaĝon.

Alia simila diro pri la sama afero estas: "Homo, kiu portas sian koron surmane." (do homo, kiu ne kaŝas ĝin) ... jen tiuj, kiuj estas publike afablaj al ĉiuj, ili vivas precipe danĝere... ilin oni kutime plej malamas. Oni eĉ najlis tiajn sur krucojn. Jesuo, sen la religia nebulo ĉirkaŭ li, estas fascina viro de la historio, homo sen hejmo kaj sen posedo, kiu volis savi la mondon. Certe ankaŭ li ja divenis, ke la cirkonstancoj kutime faras la homojn. Sed li evidente ankaŭ sciis, ke la homo povas ribeli kontraŭ la cirkonstancoj, oni ne nepre devas hurli kun la lupoj, oni ne estas kondamnita je tio devi fari pugneton nur en la poŝo. Oni povas rezisti al la malbono, se oni pretas meti flanken sian bonstaton, kiu dependas kutime de obeemo. En tiu senco oni povas liveri bonon, kvankam oni liveru malbonon.

Homo en ĉiu momento mem decidas sur kiu flanko li staras, sur tiu de la bonuloj aŭ sur tiu de malbonuloj, kvankam tiuj severe logike rigardate ne ekzistas kaj estas nur idealoj. Sen la kontraŭdiro je ĉio, sen dialektiko je ĉio, ni tute ne ekzistus kaj estus damnitaj al la senmoveco de Parmenides. Ĉiu paŝo, kiun ni faras estas ŝuldata al la fakto, ke ni samtempe povas esti je iu loko kaj ne je tiu logiko, kaj tial ni ankaŭ povas agi bone aŭ malbone. Eble ni agas milfoje malbonege, kaj nur unufoje en nia vivo bone kaj tamen savos per tio la mondon. Ĉio eblas kaj ĉio maleblas. La bona homo kaj la malbona homo estas nur idealoj, ili nenie ekzistas, sed ni bezonas tiajn preskaŭ-idealajn homojn, kiuj penas agi bone. Se ili ne ekzistus, ni vivus ĉiuj sur tera infero aŭ jam ĉiuj estus mortaj.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/