"Ĉu krizo, kiu krizo? Biero estas plu malkara
kaj la futbalpilko ankoraŭ ruliĝas..."

Hans-Georg Kaiser
Ĉu krizo? Ja kiu krizo?

Ĉu krizo? Ja kiu krizo?
Tio glitas de mi
kiel de muro pizo.

Biero plu riĉe fluas
kaj la futbalo bruas,
tial mi la vivon ĝuas!

Aldone por mi gravas,
ke mi dormoĉapon havas.
Tial viv' dum kriz' min eĉ ravas!

Rimarkoj

La germana Mikelo, simbolo por penspigrema, nerevoluciema, nepolitika kaj malmoviĝema viro, konata ankaŭ kiel eterna frekventanto de bierujoj, komence vestita kiel kamparano kun dormoĉapo surkape, tiu ofte primokata ulo el la tempo antaŭ la revolucioj en la jaro 1848 sed ankaŭ pli poste kaj eĉ nun ankoraŭ primokata ulo, estas la modelo por tiu ĉi poemo, kiu certe taŭgas ne nur por germanoj. Tiaj ŝtipkapuloj, kiaj estas jam kontentaj se ili povas ĉiutage unufoje ebriigi sin en bierujo kaj gapi ĉiusemajne futbalon en tv-elsendejoj estas ĉie surtere troveblaj, kvazaŭ fiherboj, kiuj neniam tute forigeblas. Kaj por diri la tutan veron: en preskaŭ ĉiu viro en iu angulo de ties nigra koro kaŝiĝas kaj ĉeokaze montriĝas la germana, rusa usona aŭ franca aŭ- kion ajn- Mikelo, eble sub alia nomo, sed tute certe de la sama speco. Do , ankaŭ en mi mem. Kion fari? Neniu estas perfekta, eĉ ne tiuj, kiuj aplombe imagas tion. Lilia Ledon, fejsbukamikino, klarigas la celon de la poemo en la grupo Esperanto-Poemoj-Poetoj eĉ pli bone ol mi mem, tial mi aldonis la klarigon pri du kategorioj de homoj: „Skeme : Kategorio 1 = bohemianoj = konscio pri la sociaj absurdaĵoj, rifuzo partopreni en ili k praktika aplikado (kontraŭstarema k defia) de aliaj, homaj, valoroj (individua libereco, ekz.) + certa kvanto da sufero/amareco. Kategorio 2 = Mikeloj = konscio nur pri si mem en rilato al la tujaj bezonoj + nenia konsciencriproĉo (k tiun parton ĉiuj homoj havas en si, jes ja.) La poemo ekestis unuavice pro instigo de la fejsbukaktivisto Hans-Jürgen Inden.


https://cezaroriginaloj.blogspot.com/