Hans-Georg Kaiser
Esperanto estas plenfunkcia kaj ĝi eĉ plej bone funkcias kiel interlingvo


(eseo)

Min ĉiam denove ravas, ke Esperanto estas la plej bone funkcianta lingvo inter diversaj lingvanoj . Mi lernis la anglan dum sufiĉe longa tempo, unue en lernejo kaj poste aŭtodidakte, sed mi neniam kapablus paroli senerare angle aŭ usone, en Esperanto tio grandskale eblas, ĉar Esperanto estas senbalastigita de amaso da lingvaj arbitraĵoj kaj sensencaĵoj.

Anglaj interparoladoj de homoj, kies gepatra lingvo estas iu alia ol la angla aŭ usona estas plej ofte nur balbutado, sed se esperantistoj interparolas, ili kutime jam post tri monatoj aŭ eĉ pli frue ne devas plu "balbutadi" kune.

Tial tute rajtigite oni povas diri, ke Esperanto estas ne nur plenfunkcia, sed ankaŭ, kaj tio estas eĉ pli grava por mi, la plej bone funkcianta lingvo inter homoj el diversaj lingvaj komunumoj.

Esperanto eble neniam anstataŭos aliajn lingvojn tute, sed tute certe ĝi iam anstaŭos la anglan kiel plej gravan lingvan interkomunikilon, simple tial, ĉar ĝi estas pli simple lernebla kaj uzebla ol la imperiaj angla aŭ usona.

Cetere, se mortas imperio ankaŭ ties lingvo iom post iom mortas. Sed la homara lingvo ne estos imperia lingvo.


https://cezarkulturo.blogspot.com/