Eduardo Galeano
La lingvo


Briligita de la rebrilo de la propra koro leviĝis Unua Patro de la
indiĝenoj en la malhelo kaj kreis la flamojn kaj delikatan nebulon. Li kreis la amon, sed havis neniun, al kiu li povus doni ĝin. Li kreis la lingvon, sed havis neniun, kiu aŭskultas lin.

Tial li petis la diojn, ke ili kreu la mondon kaj havigu la fajron, densan nebulon, pluvon kaj venton. Li aldonis melodion kaj la tekston de la sankta himno, por ke ili vekigu inojn kaj virojn por vivi. Tiel la amo fariĝis ligo, gajnis la lingvon vivo kaj Unua Patro estis liberigita de sia soleco. Ankoraŭ nun li akompanas la virojn kaj inojn, kiuj migras kaj kantas:

Ni metas la piedojn sur tiun ĉi teron,
ni metas la piedojn sur tiun ĉi briltreman teron.


PS: tradukis Hans-Georg Kaiser el la germana traduko de la libro: „Memoro pri la fajro“. (Erinnerung an das Feuer), Tuta eldono, Peter Hammer eldonejo, paĝo 2o

Glosoj: La Guaraní estas praindiĝenoj de Paragvajo kaj de Brazilo, kiuj dum la lastaj kvindek jaroj spertis multe da perforto de brazilaj bienuloj. Ilia lingvo eĉ legeblas en belaj libroj.
en.wikipedia.org/wiki/Guarani_language


Kadre de indiĝenaj lingvoj oni sinonime uzas la terminojn gvaranion kaj tupi-gvaranion ( La unua pli aplikiĝas al Paragvajo kaj Argentino kaj ĉi lasta al Brazilo ) Kadre de etnoj en Paragvajo laŭkredeble la gvaranioj estas pli puraj ol en mia lando, kie la etnoj de longe bunte subbranĉiĝis. (Ŭel Roŝa)


https://popularscienco.blogspot.com/