Hans-Georg Kaiser
Mi, la azena poeto,
kaj la fratineca poetino
Ŝi, la fratineca poetino
Vi rajtas min demandi ĉiam,
egale, pri kio temas,
vi estas kiel frato.
Mi eltenos ankaŭ
vian kritikon,
kaj aŭskultos vin.
Mi volas esti
kvazaŭ fratino por vi.
Demandu min,
mi helpos al vi plori
ĉe la brusto de via edzino.
Sed lasu min esti mano via,
se vi bezonas min.
Mi ne estas infano,
Mi estas via ombro,
kiu staras malantaŭ vi.
Mi estas via spegulbildo,
parolu kun mi.
Mi konsolos vin kaj ŝin.
Vortoj povas ensorĉigi,
tuŝi ĝisplore kaj ridigi vin.
Aŭ ĵeti en desperon.
Ni agu atenteme,
ni, la vortmetistoj.
Mi admiras vin.
Vi trovis bonan vojon.
Tio estas permesata,
ke mi apogas mian kapon
al via ŝultro kaj vidas vin
verkanta, kaj tio,
kion vi skribas,
albordiĝos
en mia koro.
Vi atingis,
ke miaj tagoj
estas buntaj.
Mi mallaŭte dankas al vi.
Kaj al ŝi por la rideto
kaj por la koloroj...,
kiel fratino via.
Mi, la azena poeto
Nur unu demando, kara.
Viaj vortoj estas kiel balzamo
sur mia suferanta animo,
kial mi do ne plu aŭdas ion de vi
dum nun jam ses aŭ eĉ pli da jaroj?
Kvankam vi eldonis eĉ ampoemojn
kun aliulo en tiu tempo?
Ĉu tial, ĉar eterneco estas ĉeokaze
tre efemera? Ĉu pro la alia aŭ
pro io tute alia?
Tion mi volonte volus foje ekscii.
Tamen mi komprenas vin, tute certe.
Vi ne devas respondi al mi.
Mi estas granda azeno,
ĉar mi demandas vin.
Ĉiu iru vojon sian
kaj neniu devigu alian al io alia.
Kaj neniu babilu pri eternaj rajtoj,
aŭ pri eterna entuziasmo pri poeto,
ĉar ili ne ekzistas.
Ĉio fluas, do ankaŭ la homoj.
La vivo estas seninterrompa vojaĝo.
Ne nur iluzio kaj ĉiopotencfantazio.
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Hans-Georg Kaiser club has replied to Helena TylipskaSign-in to write a comment.