DL 1888 |
FE 1893 / 1898 |
La vorto "la" estas nomata "artikulo" {nun: artikolo}; ĝi estas uzata tian, kian {de 1888: tiam, kiam} ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne estos malbonsone [DL 1.7]. |
La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE 27.1]. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj [FE 27.2]. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27.4]. |
Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo {nun: artikolo}, li povas tute ĝin ne uzi, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [DL 1.8]. |
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [FE 27.3]. |
Ni vidas per la okuloj [DL 2.7]. |
Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj [FE 9.5]. |
Hodiaŭ estas la dek kvina (tago) de Aprilo [DL 3.3]. |
Kiun daton ni havas hodiaŭ? [FE 12.17] ― Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto [FE 12.18]. |
Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo [DL 3.5]. |
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo [FE 32.8]. |
Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua [DL 3.6]. |
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua [FE 12.19]. |
Kvaroble kvin estas dudek [DL 3.14]. |
Kvinoble sep estas tridek kvin [FE 14.8]. |
En tiu ĉi lando loĝas tri milionoj kristanoj (aŭ: da kristanoj) [DL 3.11]. |
Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj [FE 14.3]. |
| |
"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian {de 1888: neniam} estas uzata) [DL 4.4]. |
Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”) [FE 16.2]. |
Mi amas min, ĉar ĉiu amas sin mem [DL 4.7]. |
Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem [FE 18.12]. |
La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn [DL 5.2]. |
La patro ne legas libron, sed li skribas leteron [FE 9.11]. |
Kion li babilas? [DL 5.3]. — Li babiladas la tutan tagon [DL 5.4]. |
Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko [FE 40.5]. |
Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta [DL 5.12]. |
Se mi estus sana, mi estus feliĉa [FE 20.10]. |
Li estas severa juĝanto, li juĝas severe, sed juste [DL 6.2]. |
Nia provincestro estas severa, sed justa [FE 37.6]. |
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo [DL 7.1]. |
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [FE 27.5]. |
La lingvo internacia esperas fariĝi ian {de 1888: iam} lingvo tutmonda [DL 7.2]. |
En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [FE 22.10]. |
Kia granda brulo! kio brulas? [DL 8.1] |
Kia granda brulo! kio brulas? [FE 31.15] |
Ligno estas bona brula materialo [DL 8.2]. |
Ligno estas bona brula materialo [FE 31.16]. |
La fera bastono estas brule varmega [DL 8.3]. |
La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega [FE 31.17]. |
Ĉu oni povas diri: helpi la fraton (anstataŭ: al la frato), obei la patron (anstataŭ: al la patro), ridi lian malsaĝecon (anstataŭ: je lia malsaĝeco), plori la perdon (anstataŭ: pro la perdo)? Jes; ĉar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni ĉian {de 1888: ĉiam} povas uzi la vorton "je", aŭ la akuzativon sen prepozicio [DL 8.7]. |
Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”) [FE 29.9]. Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas [FE 29.10]; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon” [FE 29.11]. |
La lavistino alportis mian tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn (oni nomas ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo) [DL 9.5]. |
Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35.13]. |
Anstataŭ vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki [DL 9.6]. |
Via vino estas nur ia abomena acidaĵo [FE 35.7]. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [FE 35.4]. |
Ne ĉiu rusujano estas ruso [DL 9.12]. |
Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [FE 37.9]. |
Ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino [DL 9.14]. |
Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava [FE 34.12]. |
La patro de mia edzino estas mia bopatro [DL 10.9]. |
La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino [FE 36.6]. |
La parenco de mia edzo aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco [DL 10.8]. Mi estas la bofrato de Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia frato; ŝi estas mia bofratino [DL 10.10]. |
Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino [FE 36.7]. |
Li rakontas aferon tute ne kredeblan [DL 10.17]. |
Li rakontis al mi historion tute nekredeblan [FE 41.6]. |
Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo [DL 11.4]. |
Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino [FE 36.9]. |
Ŝi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino [DL 11.5]. |
Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino [FE 36.9]. |
La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [DL 11.9]. |
En malbona vetero oni povas facile malvarmumi [FE 42.12]. — La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [FE 40.14]. |
La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema [DL 11.20]. |
La korpo estas morta, la animo estas senmorta [FE 31.6]. |
Mia kolego estas tre kredema: li kredas ĉion, kion oni diras al li [DL 11.17]. |
Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas [FE 41.14]. |
La plej malgranda fajrero estas sufiĉa por eksplodigi la pulvon [DL 12.3]. |
Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [FE 41.18]. |
Se la ŝipestro ordonas, la ŝipanoj devas obei [DL 12.5]. |
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron [FE 37.1]. |
Sidante sur seĝo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis [DL 12.7]. |
Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo [FE 26.7]. |
La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo [DL 12.12]. |
La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [FE 36.13]. |
La printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion [DL 13.2]. |
En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas [FE 39.8]. |
Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino [DL 13.9]. |
Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [FE 39.11]. |
Prenu la fosilon kaj fosu tombon [DL 14.4]. |
Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34.8]. |
La patrino de mia patro estas mia avino [DL 14.7]. |
La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj [FE 33.15]. |
Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope [DL 15.3]. |
Du homoj povas pli multe fari ol unu [FE 12.1]. |
Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni, ni uzas la sufikson "um" [DL 15.14]. |
La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9]. |
La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro [DL 16.6]. |
Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua [FE 12.13]. |
La venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon [DL 16.16]. |
Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [FE 28.4]. |
Antaŭ tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo [DL 16.21]. |
Antaŭ la domo staras arbo [FE 8.11]. |
Metu la manon sur la koron [DL 16.26]. |
Mi metis la manon sur la tablon [FE 26.8]. |
La leteron mi adresis: al lia moŝto sinjoro N.en N.N [DL 16.29]. |
El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. [FE 42.8] |
Misaŭdite: Git hadi git
-
La nuntempa numero 1 de la germana sceno pri misaŭditaj kant-tekstoj estas la turka am-balado " Git…
-
04 May 2013
Fluganta kofro forbruligita
-
Ni jam diskutis , ĉu la zamenhofaj tradukoj de la fabeloj de Andersen estas fidinde zamenhofaj aŭ e…
-
18 Mar 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 540 visits
Zamenhofa kontinueco
Ni jam vidis, ke la Ekzercaro (FE 1893) de la Fundamento (1905) parte baziĝas sur la Dua Libro (DL 1888), grandaparte adaptita, malgrandaparte laŭvorta. Jen la plej okulfrapaj paraleloj ...
En la Aldono al la Dua Libro (Ald. 1888) Z. ŝanĝis la tabel-vortojn pri la tempo de -an al -am (kiam, tiam, iam, neniam, ĉiam). Per tio Esperanto ricevis la formon, kiun ĝi havas ĝis hodiaŭ.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
- Amik,o ven,is – iom pri nia pra-Ekzercaro (2 Nov. 2010)
- Pra-, Fundamentaj kaj aliaj ekzercoj (4 Nov. 2010).
Bernardo has replied to Hans-Georg Kaiser clubSign-in to write a comment.