Temas pri la traduko de "Fluganta kofro", kiu poste aperis en Fabeloj I kaj nun estas trovebla en Tekstaro. La originala tajposkripto estas konservita en la Urba Biblioteko de Kortrijk en Flandrio (kolekto Vanbiervliet) kaj - dank'al la penoj de sinjoro Roland Rotsaert - nun konsultebla kiel pdf-dosiero. Pro la malforta kontrasto de la originalo (malforta farbo de la tajpila farb-bendo) ĝi estas iom malfacile legebla, sed helpe de la lupea funkcio tamen eblas.
Jen la rezulto de la komparo inter Fab I kaj la tajposkripto: cent elcente identaj - nu, pli precize naŭdek ok elcente. La sola diferenco troveblas en la antaŭlasta paragrafo. En Fab I ĝi tekstas:
"Li iris returne en la arbaron, por meti sin en sian kofron.... Sed kie ĉi tiu estis? La kofro forbrulis. El la fajraĵo restis fajrero, kiu faris brulon kaj cindrigis la tutan kofron. Li ne povis do plu flugi, li ne povis veni al sia fianĉino."
Kaj jen kion Z. skribis (lasta paĝo 6 de la tajposkripto): "La kofro forbruliĝis.". Temas pri - nuntempe malofta - kombino de netransitiva verbo bruli (vd. malsupre) kun -iĝ, analoga al "morti" (t.e. "ĉesi ekzisti ĝenerale") kaj "mortiĝi" (t.e. "morti pro akcidento"), vd. FE 39.11.
La komparo inter la originala tajposkripto, ties unua publikigo en La Revuo kaj la represo en Fabeloj I do montras, ke ni ne aŭtomate povas esti certaj, ke iu formo en la Fabeloj vere estas zamenhofaj kaj fakte ne de la pariza redakcio.
------
P.S.: Origine tiu blogero tekstis "korektas lingvan eraron de Zamenhof" kaj "La kofro forbruliĝis." - kio estas simpla eraro pri la netransitiveco de bruli". Kiel la diskuto montris, ne temas pri eraro, sed intenca (kaj Fundamenta) uzo de ("akcidento-") -iĝ fare de Z. Pro tio mi adaptis la blogeron al la nuna supra teksto kaj dankas pro la viglaj kaj instruaj komentoj (2013-03-23).
------
Jen la artikolo en la Komentario pri la Vortaro Oficiala pri brul':
brul’ – brûler {de 1990: bruler} (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się. — bruli – brûler {de 1990: bruler} (être en feu) | burn (v. n.) | brennen (v. n.) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się [FE 31]. ― brul’ - brennen (selbst) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się [UV ig] ― bruli - brennen (selbst) | горѣть {de 1918: гореть} | palić się [FE 13 ig’]. — [UL]. ― Kia granda brulo! kio brulas? [FE 31.15]
● brulo ― Kia granda brulo! kio brulas? [FE 31.15]
● brula ― Ligno estas bona brula materialo [FE 31.16].
● brule ― La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega [FE 31.17].
● brulanta ― En la kandelingo sidis brulanta kandelo [FE 40.17].
● brul’ig’ - brennen (etwas) | жечь | palić [UV ig’]. ― bruligi - brennen (etwas) | жечь | palić [FE 13 ig’]. — [AK 1914] brul- = brennen (intr.); brul-ig- = brennen (tr.). ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.5].
● brul’um’ - inflammation | inflammation | Entzündung | воспаленіе | zapalenie. {MED} — Rim.: Arkaismo por inflam-o (med.) [OA 4], vd. tie.
Ili sidis flanko ĉe flanko, kaj li rakontadis al ŝi historiojn pri ŝiaj okuloj, ke ili estas plej ĉarmaj mallumaj *maroj* kaj la pensoj naĝas en ili kiel virinetoj de maro.
Origine li tradukis per "lagoj" kaj nur poste mane korektis. La germana See signifas ambaŭ, kaj lago (der See) kaj maro (die See). Oni atendas lagojn, sed estas tipa ŝerca troigo de Andersen, kiu substrekas, kiajn stultaĵegojn la heroo rakontas kaj kiel naiva estas la viv-izolita reĝidino.
ŝpruc’ - jaillir | sprinkle | spritzen | брызгать | pryskać. — [UL].
La "Fluganta kofro" enhavas ankoraŭ pliajn lingve interesajn erojn:
- okuloj kiel lagoj aŭ maroj? (er erzählte ihr Geschichten von ihren Augen; das waren die herrlichsten, dunklen Seen) - en la angla kaj hispana: lagoj. En la dana sø (plurale søer 1. lago, (pyt, pøl) flako. 2. (hav) maro, (til —s) surmare (fx: stikke til —s) ekveturi maren, (blive sømand) maristiĝi 3. (bølge) ondo, (bølgegang) ondado - www.vortaro.dk/ordbog/sap/index.php).
- krakpizojn: li... aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn, metis ilin en sian kofron kaj ekflugis kun ĉio en la aeron.
Laŭ ePIV "Ŝerca eksplodaĵeto, en formo de pizoj." (mankas (Z)), en la germana traduko:
"... kaufte Raketen, *Knallerbsen* und alles Feuerwerk, was man erdenken konnte, legte es in seinen Koffer und flog damit in die Luft.."
Pli moderna eble knalpizo: knal/i (ntr) Brui kiel vipo, krevanta baloneto, pafo ks (ePIV). (de.wikipedia.org/wiki/Knallerbse).
Ĉu la Z-a kalkeo de germana "Knallerbse" entute estas internacie komprenebla?
Nu, kaj fine la tajposkripto montras, kiel Z. laboris (nome li tradukis rekte ĉe la tajpilo, ne unue skribis permanan malneton kaj poste nete retajpis tiun). Sufĉe rapide farita (simpligita) traduko.
Pri la traduko: Eble tamen ne estas eraro. Forbruliĝis signifas ja ankaŭ, ke oni ne ekzakte scias, ĉu io forbrulis aŭ ĉu ĝi estas forbruligita. En tia kazo la -iĝi formo rekomendiĝas. (Mi ne kontrolis laŭ la teksto, eble ankaŭ mi nur eraras:)
Cetere, geniulo Z. tradukis ofte meze de la nokto post streĉa labortago, kiam aliaj jam ronkas... kaj en tiu kazo eĉ geniulo ne ĉiam estas perfektulo. Do oni devas ankaŭ priatenti iom, sub kiaj kondiĉoj liaj tradukoj ekestis. Krome li ja verŝajne ne asertis, ke liaj fabeloj estas jam fintradukiitaj, eble li retenis ilin ĝuste pro tio ankoraŭ, ĉu ne?
Sign-in to write a comment.