En ĝia unupaĝa german-lingva enkonduko ni i.a. legas (mia traduko):

"... La vortaro Esperanto-germana estas nova preso de la "Meza Vortaro" [Zamenhof 1889] respektive de la "Universala Vortaro" [1893]. Ĉar la laste menciita apartenas al la Fundamento de Esperanto [1905], ni evitis ĉiujn gravajn ŝanĝojn. Nur la nova germana ortografio [de 1901] estas uzata. ..."

Kaj tiel fakte estas, kiel montras komparo, por kiu mi elektis la literojn C kaj Ĉ:

UV – Eo 1883

UV – Germana 1883

EG 1907

De post 1996

cedr’

Ceder

Zeder

Zeder

cement‘

Cement, Kitt

Zement, Kitt

Zement

cert’

sicher, bekannt, gewiss

sicher, bekannt, gewiß

sicher, bekannt, gewiss

nord’a cerv’

Rennthier

Renntier

Ren, Rentier

cigar’

Cigarre

Zigarre

Zigarre

cigared’

Cigarette

Zigarette

Zigarette

cikori’

Cichorie

Zichorie

Zichorie

cimbal’

Cymbel

Zimbel

Zimbel

cinam’

Zimmt

Zimmet

Zimt

cipres’

Cypresse

Zypresse

Zypresse

cirkuler’

Cirkular

Zirkular, Rundschreiben

Rundschreiben, Zirkular (ark.)

cit’

citiren

zitieren

zitieren

citron’

Citrone

Zitrone

Zitrone

civiliz’

aufklären

zivilisieren, aufklären (= AK)

zivilisieren

col’

Zoll (Mass)

Zoll (Maß)

Zoll (Maß)

Ĉ

ĉagren’

verdriessen

verdrießen

verdrießen

ĉan’

Hahn (am Schiessgewehre)

Hahn (am Schießgewehr)

Hahn (am Schießgewehr)

ĉarlatan’

Charlatan

Scharlatan

Scharlatan

ĉarm’

anmuthig

anmutig

charmant, anmutig (ark.)

ĉarnir’

Charnier

Scharnier

Scharnier

ĉarpi’

Charpie

Scharpie

Scharpie (ark.)

ĉiz’

meisseln

meißeln

meißeln

ĉokolad’

Chocolade

Schokolade

Schokolade


La literojn C kaj Ĉ mi elektis, ĉar estas relative malmultaj vortoj kaj samtempe centra reform-ŝanĝo pri la "fremda" c "pli germanaj" zk. Simile pri "franca" ch (transskribita al esperanta ĉ) per "bonlingve" germana sch. Pro tio - ne surprize - estas relative multaj ŝanĝoj ĉe tiuj literoj, relative pli ol ĉe aliaj. En 1996 okazis plia ortografia reformo, vd. la lastan kolumnon. Tiel ĉe cedr' la traduko en UV 1893 estas Ceder, de 1901 tra 1996 ĝis nun Zeder. Ĉe cimbal' en 1893 (kaj pro tio en la Fundamento ĝis nun) estis Cymbel, modernigita post 1901 ĝis hodiaŭ al Zimbel. La francaj fremdvortoj Charlatan, Charnier, Charpie und Chocolade estis "germanigite" per komenca Sch-.

Foje estas ankaŭ tre retiremaj vort-ŝanĝoj: el aufklären kiel malbona traduko de civiliz' prave fariĝis zivilisieren (antaŭ 1901 civilisiren), aufklären, kio estas precize tio, kion poste en 1914 notas la germanaj Akademiaj Korektoj (AK), kiuj tamen lasis plej multajn arkaajn ortografiaĵojn laŭ la origina stato de antaŭ 1901.

Unu solan kunmetaĵon ne troveblan en UV mi trovis en literoj C kaj Ĉ, nome

ĉiel'ruĝ' - (Abend-, Morgen-) Röte

Restas la demando, kiu faris tiun (ĝustan kaj bonan) laboron. Nu, certe ni ne scias, ĉar kiel ĉe la aliaj germanaj vortaroj de la eldonejo Möller & Borel ankaŭ tie ĉi ne estas nomita la aŭtoro / revizoro. Pri miaj supozoj eble iam poste.