En la Vortaro Oficiala ni trovas:

rism’
[OA 1] * rame (de papier) | ream | Ries (Papier) | стопа (бумаги) | ryza. {MEZ} — [JÜ].

el la Unua Oficiala Aldono de 1909 [OA 1]. La steleto indikas, ke ĝi estas zamenhofa, pli precize el la vortaro de Jürgensen 1904 [JÜ], germana-Esperanta, kie ni legas "Ries rismo". "pizango-vorto" do, nur "aprobita" de Zamenhof. PIV 2005 difinas:

rism1o
1 Aro el 500 paperfolioj (20 kolektoj el 25 folioj).
2 (en Britio) Aro el 480 aŭ 516 folioj.

Iu pako da papero do, iu mezur-unuo pri paper-staplo (= {MEZ}). Sed kial tiu stranga formo rism', ne trovebla en iu el la kvin referenc-lingvoj (aŭ -s- aŭ -m-, sed ne ambaŭ)? La angla Vikipedio bone klarigas:
La vorto devenas de la malnova franca reyme, kiu transprenis ĝin de la hispana resma, kaj tiu de la araba rizmah "pakaĵo" (de papero), de rasama, "kolekti en pakaĵo". La maŭroj enkondukis la manufakturado de kotona papero en Hispanio kaj kun la tekniko kunportis la vorton, kiu poste migris norden. En la angla de la malfrua 15-a jc. ekzistis ankaŭ la variaĵo rym, kaj oni supozas, ke ĝi ekestis pro nederlanda influo (tiulingve riem). Probable la araba-hispana vorto sur dua vojo venis al la nordo, nome dum la regado de la hispanaj Habsburganoj en Holando.

Nu, bone, tio klarigas la formon rismo (kun -s- kaj -m-) el la hispana kaj araba. Sed kial entute tiu tre faka vorto en la germanaj vortaroj de Jürgensen? Desespero jam klarigis al ni, ke la Jürgensen-vortaroj ekestis en kunlaboro de tiu "junulo" Hermann Jürgensen kaj la franc-lingva sviso kaj Esperanto-famulo Jean Borel, kies frato Jules Borel havis eldonejon kaj presejon en Berlino, kiu formis la nukleon de la germana Esperanto-movado en 1903 [1]. Kaj en presejo oni laboris per papero liverita en pakoj de kvincent folioj, do en ... rismoj.

------

[1] Jean Borel, Rememoroj el 1903, en: Germana Esperantisto, 2 (1924), p. 23-25.