Jen ĝia informo:
Jam de pluraj jaroj la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko kontinue skanas kaj enretigas malnovajn Esperanto-gazetojn por faciligi la aliron al tiuj historiaj fontoj. Sekve jam 25 diversaj gazetoj estas senpage legeblaj pere de la retejo de Esperanto-muzeo. Oni ne devas ie registriĝi, sed nur alklaki la ligilon de la dezirata gazeto kaj tuj oni povas foliumi kaj legi ĝin. La plej malnova gazeto estas la unua numero de „La Esperantisto” el la jaro 1889, la plej nova gazeto estas la sesa numero de "Esperanto. Internacia Revuo eldonata de Universala Esperanto-Asocio" el la jaro 1946.
En 2013 sep pliaj gazetoj estis aldonitaj:
- L’ Amerika Esperantisto (1906-1931)
- Kataluna Esperantisto (1910-1936)
- La Revuo Orienta (1920-1940)
- La langue auxiliaire (1898-1914)
- International language (1924-1931)
- Belga Esperantisto (1908-1940)
- Verda Mondo (1925-1935)
La tuta listo de la skanitaj gazetoj estas rigardebla, kiam oni alklakas la ligilon "skanitaj revuoj" (aŭ "Gescannte Zeitschriften online" aŭ "Scanned Esperanto-journals") en la retejo de la Esperanto-muzeo. Pli rapida eblo atingi la liston estas la jena ligilo: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm
Indas regule viziti la liston, ĉar daŭre aldoniĝas novaj skanitaj gazetoj!
Mag. Bernhard Tuider
Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, IEMW
Palais Mollard, Herrengasse 9, AT-1010 Wien, Aŭstrio
Tel.: (+43 1) 534 10-730
Retpoŝto: bernhard.tuider@onb.ac.at
Retejo: http://www.onb.ac.at
UV en germana ortografio de 1901
-
Du jarojn post akcepto de la Fundamento kun ties Universala Vortaro (UV) aperis Taschenwörterbuch…
-
23 Jan 2013
Baziliskoj
-
La Unua Oficiala Aldono de 1909 oficialigis " bazilisk’ [OA 1] * basilic | basilisk | Basilisk…
-
19 Jan 2013
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
922 visits
IEMW skanis pliajn historiajn gazetojn
En junio 2011 ni jam raportis, ke Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW) skanadas fruajn Esperanto-periodaĵojn kaj alirebligas ilin en interreto. Nun la biblioteko informas, ke oni freŝe publikigis pliajn klasikaĵojn ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.