Principe oni devas akiri duan mion, devas fariĝi persono kun la kutimaj kapabloj kaj scioj de la homoj de l' historiaj epoko, regiono kaj kulturo, pri kiuj oni interesiĝas. Se oni ekzemple interesiĝas pri la epoko de Zamenhof (1857-1917) en la tiama Germanio, oni tre baldaŭ devos lerni la tiaman skribon. Tio ne estas malfacila afero por la skribo uzata en tiamaj libroj. Sufiĉas pli-malpli semajnfino por la ĉ. 30 literoj de la alfabeto kaj poste iom da ekzerco. Sed ja estas jam konsiderinde pli malfacile lerni la man-skribon. Jen ekzemplo, kiel ĝi estu "ideale" skribita - klara kaj belega formo do preskaŭ neniam trovebla, ĉar la homoj - kiel ni nuntempe - kutimis senzorge rapidi, misliterumi, erari, makulemi. Por lege, do pasive, kompreni estas helpe scii, kiujn movojn oni devas fari por - aktive - skribi, kiujn movojn do faris la skribinto de la teksto, kiun oni volas kompreni. Ideale oni trejnas tion per la ĝusta skribilo, do ne per glob-skribilo - amase uzata nur de la 1940-aj jaroj - sed per plumo kaj inko. Tuj oni komprenas, kial la skribo havas tiom da sor- kaj sob-movoj: Plej facile la inko restas sur la papero, se vi movas la plumon malsupren. La genia afero pri glob-skribilo estas, ke vi same bone povas movi ĝin en ĉiujn direktojn, dum vi estas multe pli katenita skribante per plumo kaj inko.

Alia afero krom la akurateco, kiu faras la ses vortojn tiel facile legeblaj, estas, ke ili staras izolite. Sed en - ekzemple - letero, vorto sekvas vorton kaj ofte ne estas facile distingi, kie finiĝas unu vorto kaj komenciĝas alia. Tio ankaŭ estas ŝuldata al la skrib-tekniko: Se foje la inko bone fluas, vi laŭeble ne interrompu la skribadon. Nu, kaj estas ankoraŭ multaj aliaj faktoroj, ekzemple la (malbona) kvalito de la papero, la grando de la skribo (ofte oni ŝparis paperon, skribinte tre malgrande kaj lasante apenaŭ spacon inter la linioj) ktp.

Por kompreno aldoniĝas plia centra elemento: Ni povas legi, kion ni konas kaj atendas. Do probable ni povos legi aŭ nur diveni bazajn vortojn kiel SchrankSchiff, sed hezitos pri al ni nekonataj vortoj, ekzemple propraj nomoj de personoj aŭ vilaĝoj. Sed ne nur: Ni devas koni la malnovan germanan ortografion de antaŭ 1901 (ekzemple sey anstataŭ sei, estu; Kauf Contract = Kaufvertrag = aĉet-kontrakto), ni devas scii, ke nomoj plej ofte ne aperas en la nominativo (Tolen [genitivo] ⇒ Tole), ke virinaj nomoj ricevas la sufikson -in (Müller/in ) ktp. ktp.

Kaj eĉ se ni povas ion legi, ni ne necese komprenas ĝin, ekzemple la vorton Gärtner ("ĝardenisto"), kiu dum certa epoko en Saksio ne signifas ĝardenisto, sed kamparano, posedanto de (ofte malgranda) bieno, devigata servuti nur per man-laboro, ne ankaŭ helpe de siaj ĉevaloj aŭ bovoj. Kontraste Pferdner ("ĉevalisto") devas plenumi siajn servut-devojn ankaŭ per siaj ĉevaloj. Je tiu punkto ni bezonas leksikonon de feŭda juro. Kaj tre baldaŭ vortaron de malaperitaj metioj kaj profesioj (Feldscherer, Putzmacher, Reeper, kp. la fifaman bordelan straton Reeperbahn en Hamburgo), kaj kompreneble ni devas iom koni la Biblion, lerni la kristanan kalendaron kaj scii pri la plej gravaj sanktuloj, ĉar niaj prauloj vivis laŭ la ritmo de la eklezia jaro. Kaj parolante pri ekleziaj aferoj ni tre baldaŭ devas lerni minimumon de la latina, ĉar ekzemple iu eklezia registro pri geedziĝoj estas skribita en la latina (aŭ en la okcident-germanaj teritorioj okupitaj de napoleona Francio en la franca). Sed, ho ve!, tio ne estas la klasika latina el la epoko de Cezaro, sed iu speciala faka ĵargono, plena de mallongigoj kaj propraj reguloj (ekzemple anstataŭ patronus oni skribis patrony -us ⇒ -y), do plia konsult-libro eknecesas .... Nu, kaj tiel daŭre plu. Sed ĉiukaze, se vi eltenis ĝis tiu grado kaj daŭre interesiĝas esti detektivo de l' pasinteco, ĉiu nova demando kaj defio ne plu povas fortimigi vin. Agrabla kaj tre kleriga ŝat-okupo la detektivado ĉiukaze estas.