... Sekaj folioj krakis kaj rompiĝis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la domo. La malkonsolo de vintro-nokto kovis sur tero kaj ĉielo. Sed la ruĝa lumo afable briladis al li renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la zumo kaj murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝis liajn orelojn.

Charles Dickens, La Batalo de l' Vivo, laŭ la traduko de Zamenhof en "La Esperantisto" 1891.

Reveni hejmen, esti kun familio, amatoj, geamikoj en varma kuno dum la plej mallumaj tagoj en la nordo - jen miaj deziroj al vi okaze de l' jar-ŝanĝo. Restu sanaj kaj gajaj kaj ĝis relego en 2013.