Unue ni devas distingi inter du aspektoj. La unua estas ekster-esperanta. Temas pri la malsamaĵoj inter la germanaj eldonoj de Duden-Bildwörterbuch (DB, 2-a eld. 1958), bazo de EB 1988, kaj la 6-a eld. 2005, bazo de EB 2012.

DB 2-a 1958 ⇒ EB 1988
DB 6-a 2005 ⇒ EB 2012

Ĉar EB 1988 kaj 2012 estas "nur" tradukoj de DB 1958 kaj 2005, sen aldonoj aŭ forlasoj en la esperantaj versioj, tio praktike signifas, ke ni komparas la du germanajn orginalojn.

La dua aspekto koncernas nur la esperantajn tradukojn de nocioj, idente troveblaj en EB 1988 kaj 2012. T.e., ni komparas tradukojn troveblajn kaj en la esperanta eldono de 1988 kaj en tiu de 2012.

I.

La unua grupo (DB 1958 ⇒ DB 2005) estas konsiderinde pli granda, eĉ se temas pri teorie ne plu ŝanĝanta temo kiel skermado (1958:277 ⇔ 2005:111). La plej gravaj malsamaĵoj estas:


DB 1958DB 2005
bildo-kompleksoj97
nocioj6654
kolorojnejes
formato-grandomalplipli

Dum la "moderna" germana eldono de 2005 estas kolora kaj en iom pli granda formato ol tiu de 1958, la nuna eldono enhave tamen estas konsiderinde malpli riĉa ol la antaŭa. Estas malpli da bildo-kompleksoj kaj nocioj. Eĉ en la pli-malpli identaj bildo-kompleksoj (pri skermado estas nur kvar), nur malplio de nocioj estas klarigitaj en 2005. Tiel forfalis ekzemple 277:66 (stileto) kaj 30 (skermo-kuloto). Forfalis la tuta unua bildo-komplekso pri "traf-surfacoj por tranĉoj kaj pikoj" kun pluraj teknikaj vortoj: primo, sekundo, alta tercio, malalta tercio, brusta kvarto ktp. Anstataŭe en 2005 estas traktita la temo "spadado kun elektra trafindiko" (111:25-32), kiu ankoraŭ mankas en 1958. La klarigitaj nocioj tamen estas relative banalaj: elektra spado (26), traflumo, traflampo (28), bobenkablo (31) ktp.

Ĝenerale miaopinie la germana originalo de DB 2005 estas terminare malpli profunda kaj malpli teknika ol la germana eldono de 1958. "Malfacilaj" terminoj ofte mankas, dum oni trovas ilin en la malnova eldono. Ĉi lasta ankaŭ prezentas konsiderinde pli da (germanaj) sinonimoj, ekz. 277:56 die Griffstange (Parierstange) [EB 1988: kver-fero], 57 das Stichblatt (die Glocke) [konko], dum en 2005 restis nur 111:43 die Parierstange [EB 2012: kverfero], 44 die Glocke [konko].

II.

Kiel ni ĵus vidis, la tradukojn kverfero kaj konko EB 2012 senŝanĝe transprenis el EB 1988, gardas do kontinuecon. Sola diferenco en la nova eldono pri tiuj du ekzemploj estas, ke forfalis la detala referenc-aparato de EB 1988. Tie ni trovas kver**-fero. La du asteriskoj indikas vort-radikon, ne troveblan en Plena Vortaro 1934 kaj ĝia suplemento de 1953 (dato de la antaŭparolo), sed troveblan en PIV 1970. Du steletoj indikas vortojn nek en PIV 1970, nek en PV 1934, ekzemple:

1988: 277:17-18 - du skerm'istoj (OA 1) dum asalto** [libera skermado]
2012: 111:5-6 - skermistoj (rapiristoj) dum libera batalo

1988: 277:19 - atakanto en fento**
2012: 111:5 - atakanto en atakpozicio

La pli "simpla" solvo de EB 2012 harmonias kun la pli "simpla", malpli fakeca lingvaĵo de DB 2005 kompare al DB 1958:

1958: 277:17-18 - die Fechter m (Florettfechter) beim Freigefecht n (Assaut m, Gang, Kontrafechten n)
2005: 111:5-6 - die Fechter m (Florettfechter) beim Freigefecht n (Assaut m od. n)

1958: 277:19 = 2005: 111:5: der Angreifer m in der Ausfallstellung f (im Ausfall m) (en la franca eldono: l'attaquant m se fendant; en la angla: the assailant (attacker) in the lunge (attack position; lunging) ).

Jen ankoraŭ lasta ekzemplo, kie EB 2012 devias de EB 1988, nome je 111:47-51 (klingodetenoj), kiuj estas 277:48-52 (krucigoj [klingo-intertuŝo, klingo-ligo, klingo-bato]) en EB 1988.

EB 2012EB 1988
48 - kvarta deteno ⇒ 49 - kvarta* krucigo
49 - tercia aŭ sesta deteno ⇒ 50 - tercia* aŭ seksta** krucigo
50 - cirkla deteno ⇒ 51 prima* aŭ septima* krucigo
51 - sekundara aŭ oktava deteno ⇒ sekunda* aŭ oktava* krucigo

La diferencoj tamen ja estas konsiderindaj kaj multaj. Dum EB 1988 evidente konsideris almenaŭ la francajn kaj anglajn tradukojn de DB 1958, EB 2012 tion ŝajne ne faris. Jen la naci-lingvaj versioj:

N-ro 2005
DB 2005DB 1958DB-frDB-en
48die Quartbindungdie Quartbindungle croissement en quartethe quarte (carte) crossing
49die Terzbindung (auch: die Sixtbindung)die Terzbindungle croissement en tiercethe tierce crossing
50die Cerclebindungdie Cerclebindungle croissement en primethe circling crossing
51die Sekondbindung auch: die Oktavbindung)die Sekondbindungle croissement en secondethe second crossing

Tute klare ni vidas, ke "krucigo" sekvas la modelon de angla crossing kaj franca croissement; "prima krucigo", anstataŭ "cirkla deteno", estas inspirita de la franca croissement en prime, anstataŭ la angla germana circling / Cercle-.
Iom mirigas "sesta" anstataŭ "seksta" en n-ro 49. Laŭ ePIV 2012 la zamenhofa seksto = 1 sesto kaj 3 Unu el la altaj pozicioj en skermado. Sesto estas (nur) muzika termino (Intervalo inter ses tonoj en diatona gamo ...). Laŭ mi nete malĝusta traduko, eble tamen nur pres-eraro.

III.

Por ĝeneralaj konkludoj mia bazo, unu sola paĝo pri la "malnova" temo skermado, estas tro mallarĝa. Tre retireme ni tamen povas formuli hipotezojn, eble nur suspektojn, en kiu direkto oni povus daŭrigi la komparon:

1. Ŝajnas, ke la moderna germana originalo terminare estas malpli riĉa ol la malnova eldono de 1958. Tion fidele eĥas ankaŭ la esperanta traduko.
2. Ŝajnas, ke la esperantaj tradukoj en 2012 sufiĉe forte malsamas al la esperantaj tradukoj de 1988.
3. Ne ĉiam fariĝas klare, kial ŝanĝo de la traduko okazis. Povas esti, ke kialo estas, ke la tradukistoj de EB 2012 sin pli forte baziĝis sur la nura germana versio, malpli kompare ankaŭ sur alilingvaj (?).