Laŭtradicie oni asertas, ke la sufikso -end' estas Oficiala. Sed ĉu vere estas tiel? Jen la komento en la Berlina Komentario 2012 [2].

‑end’ [1953] — Rim.: La statuso de –end’ kiel oficiala elemento estas duba. Kontraŭ la tradicia aserto kaj ĝis trovo de klara pruvo mala, ni devas provizore supozi, ke ĝi ne estas oficiala elemento.

Nek estas konata la oficiala dokumento de la decido pri oficialigo, nek estas trovebla publikigo de la decido en tiuepokaj Esperanto-periodaĵoj. Pri la asertita oficialigo de ‑end’ Waringhien skribas en siaj esperantologiaj eseoj „Lingvo kaj Vivo“ (1‑a eld. Antverpeno: Régulo 1959, p. 222-224, 2‑a eld. Rotterdam: UEA 1989) kaj en PAG, 4‑a eld. 1980, § 350. En PAG legeblas: „Enda, oficialigita de la Akademio en 1953, havas la sencon: kiu devas esti –ata pro materia aŭ morala trudo; kiun oni estas devigita ‑i. ...“. Mankas referenco al la preciza fonto de la Akademio (la oficialiga cirkulero, ties dato). Ne fariĝas klare, ĉu la difino estas oficiala aŭ privata klarigo de Waringhien. Ties aserto poste estas denove kaj denove ripetita. Ekzemple Vilborg skribas en sia Etimologia Vortaro (vol. 5, 2001, p. 156): „‑end’ estas „oficialigita de la Akademio en 1953; ne ĉe Zamenhof. ...; antaŭe „kiu estas nepre ... ‑ota“, „kiu devas esti ... –ata“.

En oktobro de la sama jaro 1953 Waringhien finis la manuskripton de la Suplemento al la Plena Vortaro (PVS). Pro diversaj malfacilaĵoj en la presejo ĝi aperis erst mallonge antaŭ la somera SAT-Kongreso 1954 aldonita al la 4-a eldono. En la Antaŭparolo de PVS p. 5 („II. Oficialeco kaj Fontindikoj“) Waringhien asertas, ke li „kun pedanta zorgo“ okaze de la preparo de PVS kontrolis la liston de la Fundamentaj kaj Oficialaj vortoj „laŭ la originalaj dokumentoj: Fundamento de Esperanto, la [tiujare] ses Oficialaj Aldonoj kaj la Cirkuleroj de la Lingva Komitato“ kaj donas longan liston de elementoj, kies en PV 1934 indikita oficiala statuso estas ĝustigenda. La elemento –end’ inter ili ne troviĝas, ĝi eĉ ne estas menciita. Senŝanĝe restas la difino el 1934: „Proponata neoficiala sed multe uzata sufikso, signifanta ...“. Estas tre probable, ke la posta aserto de Waringhien en 1959 pri la oficialigo de ‑end’ en 1953 estas malĝusta.[1]

Eĉ se ĝi estus ĝusta, ia tia decido de la Akademio tre verŝajne neniam estis publikigita. En samepokaj periodaĵoj el la jaroj 1953 kaj 1954 sciigo pri la oficialigo ĝis nun ne estis trovebla, precipe ne en Esperanto de UEA, Sennaciulo de SAT kaj Esperanto-Revue de Germana Esperanto-Asocio. Oficialigo estas formala, kvazaŭ „leĝ-dona“ akto. Por ke ĝi estu valida kaj havu efikon sur la statuso de lingvo-elemento ne sufiĉas retrovo de „oficiala dokumento“. Nepre ankaǔ necesas formala publikigo de la decido fare de la Akademio. Sed tiu probable neniam okazis.

Eksplicita publikigo aŭ konfirmo ankaǔ ne okazis pli malfrue, precipe ne en OA 7 kiel erare asertas PIV 2005 (en OA 7 –end’ tute ne estas menciita). Maleksplicita trakto „laŭ la tradicio“ ne sufiĉas por oficialigo, kp. la Ĝeneralan Parton por diskuto.

Bazo de ĉiuj postaj registriĝoj en vortaroj estas la artikolo en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Wüster (manuskripto 1918-1920, unua volumo aperita ĉ. 1923):

‑end- ... adjektivisches Suffix zur Bildung des Gerundivums. ... Suffix ~ ist stärker verbreitet erst seit etwa 1920 (adjektiva sufikso por formi la gerundivon. La sufikso ~ estas pli multe uzata nur post ĉ. 1920).

De tie ĝin transprenis multaj aliaj vortaroj, ekzemple Christaller, Esperanto-Germana, 2‑a eld. 1923, PV 1930, GD 1955 ktp.


[1] Unuan fojon –end’ aperas kiel Oficiala elemento en la Grand Dictionnaire de la sama Waringhien (la dankoj datitaj per 9‑a de Marto 1955): „* end/ (suf.) ...“. La asterisko signifas „montras, ke la radiko aŭ kunmetaĵo sekvanta apartenas al la Fundamento aŭ al unu el la Oficialaj Aldonoj“.
[2] Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala (BK). Ĉiuj lingvo-elementoj de la Fundamento de Esperanto kaj la Oficiala Aldonoj kun notoj kaj klarigoj. Dua Parto: Listo de lingvo-elementoj. Berlino 2012. Elŝutu la "nulan" eldonon tie ĉi (ĉ. 3 mb).