------
1. Jen specimeno:
reflekt/i. [OA 8] (pp surfaco de korpo) Fari, ke trafanta lumradio, sonondo k.a. ne penetru en iun surfacon, sed ŝanĝu sian direkton al direkto simetria rilate al la ortanto ĉe la trafpunkto. — A. to reflect (phys.); F. réfléchir (lumière), renvoyer (son); G. zurückstrahlen, zurückwerfen, reflektieren; H. reflejar, reflectar; I. riflettere, P. reflectir.
reformaci' [OA 1] * (la) Réformation | reformation | Reformation | реформація | reformacja.
refut' [OA 1] refuter | refute | widerlegen | опровергнуть, отразить возраженіе | zbić (zarzuty).
reg' - gouverner, régir | rule, reign | regiren | править | rządzić.
o reg'at' - sujet | subject | Unterthan | подданный | poddany. — ... ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj ... [A 3.1].
o registaro - Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon ..., tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, ... [A 1.2]
reĝ' - roi | king | König | король, царь | król. — reĝo - roi | king | König | король, царь | król [FE 21]. — La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras [FE 21.7]. La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj [FE 36.12]. La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [FE 37.4]. Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! [FE 42.7].
o reĝa — Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! [FE 42.7]
o reĝi — Ré-ĝi [FE 2]
o reĝido — La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas [FE 23.1]. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi [FE 23.3]. La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj [FE 36.12].
regal' - régaler, traiter | entertain, regale | bewirthen {2012: bewirten} | угощать | ugościć.
Regent-o, [OA 4] régent | a regent | Reichsverweser | reggente | regente | regente | regent | provizora regnestro, kiu reĝas dum la neplenaĝo au foresto de la reĝo.
------
2. Provizora enkonduko al la labor-dokumento
Tiu ĉi labor-dokumento estas privata verko de unuopulo. Ĝi nomiĝas „Komentario pri la Akademia Vortaro“, ĉar ĝi enhavas ĉiujn lingvo-elementojn de la Fundamento de Esperanto (1905) kaj de la naŭ Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro, pri kiuj decidis la Lingva Komitato kaj poste la Akademio de Esperanto inter 1909 kaj 2007.
Tia verko ĝis nun ne ekzistas. La datum-bazo nomita „Akademia Vortaro“ en la retejo de la Akademio de Esperanto prezentas la materialon en plur-aspekte alia maniero. Precipe ĝi ne elmontras en kiu parto kaj kunteksto lingvo-elemento en la Fundamento precize estas uzata. Ĝi ankaŭ ne ebligas spuri la historion de radiko en pli fruaj verkoj kiel ekzemple la Unua Libro [UL 1887] aŭ la Dua Libro [DL 1888] ktp. nek postsekvi la „sorton“ de radiko en la Akademiaj Korektoj [AK] aŭ la Oficialaj Aldonoj. Oni komparu la specimenon malsupre.
Tiu ĉi dua parto enhavas la liston de la Fundamentaj kaj Oficialaj („Akademiaj“) lingvo-elementoj. Ĝi estas kvazaŭ la speciala parto pri konkretaj, unuopaj „vortoj“. Planita estas plia unua parto, kiu enhavu la komentarion pri la vort-materialo prezentita en tiu ĉi baza listo. Ĝi estos la ĝenerala parto pri diversaj abstraktaj aspektoj kaj demandoj de la Fundamenta kaj Oficiala vort-provizo. Ĝi ankaŭ enhavos la klarigojn de la mallongigoj uzataj en tiu ĉi dua parto.
------
3. Kaj jen la diferenco kun la datumbazo en la retejo de la Akademio je la ekzemplo de el:
3.1 La Fundamenta elemento „el“ en tiu ĉi verko
el - de, d’entre, é-, ex- | from, out from | aus | изъ | z. — el - de, d’entre, é-, ex- | from, out from | aus | изъ | z [FE 10]. — El [FE 2]. — ... kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo [A 5.3]. ... estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento» [A 7.1]. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10.18]. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10.20]. La pli juna filino ... estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [FE 12.5]. ... unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12]. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj [FE 14.15]. ... “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7]. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3]. — [AK 1914] hors de, de, d’entre, é-, ex- | z (z dopełniaczem) [AK].
o eldoni — ... la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn [A3.3].
o eldonita — [lernolibroj kaj vortaroj], ... kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj [A 5.3].
o eldono — Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos ... tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]. ... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia ... [A4.6].
o eliri — “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7].
o elĵetita — ... tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, ... [A 8.3].
o ellerni — ... por ke li bone ellernu ... [A 5.4].
o el'met' - exposer | expose | ausstellen | выставлять | wystawiać [UV met’].
o el'parol' - prononcer | pronounce | aussprechen | произносить | wymówić [UV parol’].
o el'pend'aĵ' - enseigne | ensign | Aushängeschild | вывѣска | szyld [UV pend’].
o el'pens' - inventer | invent | erfinden | изобрѣтать | wymyśleć [UV pens’].
o el'port' - supporter | bear, support | ertragen | выносить | znosić [UV port’].
o elpuŝi — Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2].
o elsalti — Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3].
o el'spez' - dépenser | spend (expenses) | verausgaben | расходовать | wydawać [UV spez’].
3.2 La Fundamenta elemento „el“ en la datum-bazo de la Akademio
Elemento |
EL |
Bazformo |
el |
Statuso |
F |
BRO 1: |
el |
France |
hors de, de, d’entre, é-, ex- [AK] |
Angle |
from, out from |
Germane |
aus |
Pole |
z (z dopełniaczem) [AK] |
Ruse |
изъ |
1.) fi - F + 1OA +7OA - fi! - fie! for shame! - pfui! - fe! - тьфу!
Jen kion oni trovas en la Akademia Vortaro de Bernardo:
fi - fi donc! | fie! | pfui! | фи, тьфу | fe! [FE 26, mankas en UV]. — Fi, kiel abomene! [FE 26]. — fi [OA 1] * fi! | fie! for shame | pfui! | тьфу! | fe!
"fi" aperas en la lecion-fina listo de § 26 Ekzercaro de 1898 kaj en tiea ekzemplo-frazo, sed mankas en UV. Tion rimarkis kaj korektis OA 1 de 1909, sed tradukis ĝin malsame en la francan, anglan kaj rusan. La datumbazo prisilentas la Fundamentajn tradukojn, redonas tiujn de OA 1 kaj ŝajnigas, ke tio estus la Fundamenta formo!
2.) Ĝis hodiaŭ mankas la malmultaj mallongigoj uzataj en la Fundamento, ekz.
k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30].
La Akademio "deklaris Fundamentajn" aŭ Oficialigis la elementojn en la Fundamento en OA 1, OA 7 kaj OA 8 do de 1909 ĝis 1974 (!), sed la same Fundamenta "k. t. p." ĝis hodiaŭ mankas (!) kaj tial ne aperas en la retejo de la Akademio, sed ja en la Akademia Vortaro.
Kompreneble ĉiuj tiuj punktoj estas pedantaj, sed tio diable estas la tasko de "Akademia" Vortaro: laŭeble skrupule ĝusta redono.
Mi ne dubas, ke ankaŭ en mia teksto ankoraŭ estas misoj kaj pro tio ĝojus pri reagoj kaj atentigoj.
analogi' [OA 1] analogie | analogy | Analogie | анало́гія | analogja. — Rim.: La radikon analogi'(o) oni ŝanĝis al analog'(a) en 1923, kaj analogi' ne plu estas oficiala (publikigita en cirkulero de la 12-a de Majo 1923 kaj konfirmita per OA 7).
La Akademio miascie neniam traktis la principan demandon, ĉu ĝi estas la "aŭtoritata centra institucio" (ACI), pri kiu parolas la Antaŭparolo (pri tio nur iu randa aserto en OA 7 sen argumentoj). Ni jam vidis, ke se ĝi ja estas ACI, regas la principo "unu fojon enen, ĉiam ene". Tiukaze maloficialigo ne eblas. Tiu informo pri analogi' do plur-aspekte estas grava. Prisilenti ĝin estas misprezentado de centra punkto pri la memkompreno de la "Akademio".
Germano tradukis per: "unue devo, *tiam* revo"
Anglo kritikis kaj diris: "unue devo, *poste* revo" aŭ "unue devo, *sekve* revo".
Jen, kion AV havas pri tiam:
tiam - alors | then | dann | тогда | wtedy. — tiam - alors | then | dann | тогда | wtedy [FE 27]. — Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj ..., tiam aŭtoritata komitato, ..., havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, ... [A 1.2]. ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato [FE 22.3]. La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE 27.1]. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je” [FE 29.1]. Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas [FE 29.10]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.4].
o tiama - Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].
o tiamulo - Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].
Ĉiuj do "tiam, kiam" aŭ "se, tiam". Kaj jen pri "poste" (eltiraĵo el la artikolo pri "post"):
o poste — Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. — ... trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon [FE 14.6]. Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [FE 39.2].
Fine pri "sekve" (eltiraĵo el la artikolo pri "sekv'"):
o sekve ― La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [FE 25.5]. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko) [FE 28.3]. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino [FE 36.7].
Oni tuj vidas, ke laŭ la Fundamenta uzo de "sekve" ne trafas en "unue devo, ?? revo" (tamen la propono venis de Akademiano!). Kaj - ĉiam laŭ la Fundamento - "poste" pli bone trafas ol "tiam".
La ekzemplo de la artikolo "tiam" ankaŭ montras, kie necesas ankoraŭ polurado kaj kompletigo de la Akademia Vortaro: Ankoraŭ mankas la informo, ke "tiam" en UL kaj DL havis la formon "tian" (kun -n-) kaj estis ŝanĝita al la formo kun -m- erst en la Aldono al DL. Nu, tion mi intencas aldoni iam aŭ por la ŝatantoj de arkaa Esperanto ... ian.
Sign-in to write a comment.