Fundamento A7.5 Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute maturaj, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento".
Fundamento A10.4 Ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj kaj reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
Fundamento A10.4 ([ĉi-supre]) parolas pri "aŭtoritata centra institucio", kiu rajtas oficialigi novajn vortojn kaj regulojn. Tradicie la "Akademio de Esperanto" ludas tiun rolon, kaj tio estas legitima, kondiĉe ke la Akademio estas "aŭtoritata" kaj "centra". "Autoritata" ĝi ja estas, sed ĉu "centra"? Ni devas iomete prilumi, kion signifas en similaj kuntekstoj la modesta vorto "centra" en la lingvouzo de Zamenhof.
Ni memoru, ke Zamenhof proponis la Fundamenton, la Bulonjan Deklaracion kaj la Regularon de Tutmonda Ligo Esperantista kiel tutaĵon al la unua Kongreso. Pro tio ni povas supozi, ke la lingvouzo, la nocioj uzataj en la tri tekstoj estas samsignifaj.
La malakceptita projektita § 5 de la Bulonja Deklaracio eksplicite tekstis:
Tiu teksto aludas la Projekton de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista. Pri la Komitato de la Lingvo, suborgano de la Centra Komitato memstare okupanta sin je la kurantaj lingvaj aferoj enkadre de eventualaj specialaj instrukcioj de la Centra Komitato, la Regularo preskribis:
Do, kaj la Centra Komitato kaj la Komitato de la Lingvo lastinstance dependas de la volo de la Kongreso, t.e. de la esperantista popolo. La tuta kunteksto do supozigas nin, ke "centra" por Zamenhof iel implicas "demokrata", "reprezenta".
Plue, en letero al Sebert de la 1-a de julio 1909 Zamenhof skribis: "Laŭ mia opinio la granda eraro de la ĝisnuna Centra Oficejo konsistis en tio, ke portante nomon oficialan, ĝi en efektiveco estis institucio pure privata. Se vi deziras, ke la Centra Oficejo havu aŭtoritaton kaj konfidon, ĝia komitato devas nepre esti elektata de la esperantistaro mem kaj donadi kalkulajn raportojn pri sia agado al la esperantistaj grupoj aŭ iliaj delegitoj. … Mi kredas profunde, ke la Centra Oficejo havos sukceson kaj fortikecon nur tiam, se ĝi efektive estos centra, t.e. elektata kaj donanta kalkulraportojn; nur tiam ĝia voĉo havos grandan valoron (ĉar ĝi estos efektiva reprezentanto de la esperantistoj)…"
Tiu teksto enhavas ian difinon de "centra", nome i.a. "elektata de la esperantistaro kaj donanta kalkulraportojn". Kvankam ni ankoraŭ ne en ĉiuj detaloj scias, kion la vorto "centra" signifis por Zamenhof, ni povas diri: La kerno de la ĉi-kunteksta signifo estas "demokrate reprezenta".
Ŝajnas do, ke la Akademio ne plenumas la kriterion de la Fundamento, ĉar la akademianoj nek estas rekte elektataj de la esperantistaro, nek la internaj elektoj estas almenaŭ poste aprobataj de la kongreso; la Akademio mem elektas siajn membrojn (Art. 6 de la statuto), sen posta kongresa aprobo. Oni povas, iom pene, pravigi tion, argumentante, ke per silenta interkonsento la esperantistoj aprobis la ĝisnunajn elektojn, ĉar la esperantistoj estas konvinkitaj, ke la akademianoj mem estas la plej kompetentaj esperantistoj, kiuj plej bone scias, kiu meritas esti akademiano.
Estas facile imageble, kiajn nekontesteblajn avantaĝojn kaj kiajn danĝerojn alportas tia elektosistemo, kiu faras el la Akademio ian nekontroleblan kardinalan kolegion. Zamenhof, kiu ne volis resti ia lingvopapo, certe preferus, ke la Akademio havu pli da demokrata legitimeco, ekz. tiel, ke la interna voĉdonado en la Akademio estas prezentata por aprobo al la kongresoj, laŭ la modelo de § 11 frazo 3 de la projektita Regularo, vd. supre.
-------
Helmuto Velger [= Helmut Welger (1946-2008)]. Kontribuoj al la Norma Esperantologio. Marburg: info-servo 1999 (lasta prilaboro 2001).
-------
Komento de Bernardo (2012)
Estas domaĝe, ke Welger ne ankaŭ prilumis la nocion "aŭtoritata", sed nur asertas "Autoritata ĝi [la Akademio] ja estas". Ĉu vere? Ĉu "nekontrolebla kardinala kolegio" en la jaro 2012 ankoraŭ povas havi "aŭtoritatecon" krom por piaj kredantoj? Ĉu "romantika Akademio", kiu argumentas pri lingva demando, sen eĉ nur citi la Fundamenton, povas havi almenaŭ ian fakan aŭtoritatecon, se jam mankas demokrata? Starigi la demandon signifas respondi ĝin. ...
Sign-in to write a comment.